Brigitte Bierlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigitte Bierlein
Persona informo
Brigitte Bierlein
Naskiĝo 25-an de junio 1949 (1949-06-25) (74-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio senpartia vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo juĝisto • chief judge • state's attorney • juristopolitikisto vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brigitte BIERLEIN (naskiĝinta la 25-an de junio 1949 en Vieno) estas aŭstra juristino, konstitucikortumanino kaj politikistino. En al 3.6.2019 ŝi nomumitis kancelierino de Aŭstrio kiun postenon ŝi havis ĝis la 7-a de januaro 2020 kiam ŝin posteulis Sebastian Kurz.

Inter 1990 kaj 2003 ŝi estis generaladvokatino ĉe la generalprokuratorejo ĉe la Supera kortumo kaj inter 2003 kaj 2018 vicprezidantino de la Konstitucikortumo. Inter la 23.2.2018 kaj la 2.6.2019 ŝi prezidentis la Konstitucian kortumon de la Respubliko Aŭstrio.

Trejniĝo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post la devigaj lernejjaroj Bierlein frekventis la gimnazion ĉe Kundmann-strateto en la 3-a viena urbodistrikto Landstraße kie ŝi trapasis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1967-a. Poste ŝi studis jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en 1971 samloke. Post juĝista prepardeĵoro kaj la ekzameniĝo juĝista en 1975 Bierlein laboris unue ĉe la distrikta tribunalo en Innere Stadt (Vieno). 1977 ŝi nomumitis en Vieno ŝtatadvokatistino pri ĝeneralaj kaj politikaj krimoj. En la 1986-a jaro ŝi ekdeĵoris ĉe Supera prokurorejo viena.

Ekde 1987 Bierlein laboris en la punleĝsekcio de la justicministerio antaŭ ŝia reiro al la prokurorejo. En 1990 Bierlien iĝis la unua ina generaladvokatino ĉe Generalprokuristejo. Sed ŝi ja engaĝiĝis ankaŭ eksterprofesie en juristaj organizaĵoj kaj iĝis en 1995 membrino de la estrarano de aŭstraj ŝtatprokuroroj. Inter 2001 kaj 2003 ŝi tie prezidantis. Inter 2001 kaj 2003 ŝi krome estraranis ĉe International Association of Prosecutors (IAP).

Konstitucia supera kortumo[redakti | redakti fonton]

En 2002 Bierlein nomumitis fare de la aŭstria federacia registaro membro de la Supera konstitucikortumo kaj proponitis (denove ŝi estis la unua virina kandidatino!) kiel vicestrantulo.[1][2] Fakte nomumis ŝin en la 28.11.2002 prezidanto federacia Thomas Klestil vicprezidantino komence de 2003.

Post demisio de prezidanto Gerhart Holzinger pro saneckialoj en la 31.12.2017 Bierlein provizore unue estradis tie.[3]. En la 22.2.2018 ŝi ekestris.[4]

En aprilo 2019 ŝi iĝis specialkomisiestrino pri la esploro de riproĉoj koncerne la baletsekcion de Viena Ŝtata Operejo responsonte pri viktimprotekto kaj viktimrajtcedo.[5]

Pro ke membroj de konstitucikortumoj ne rajtas membri en registaroj federaciaj, Bierlein eksdeĵoris kortume en la 2.6.2019 jhus antaŭ ŝia nomumo kanceliera fare de Alexander Van der Bellen. En la 3.6.2019 ŝi transprenis la laboron de Hartwig Löger.

Kancelierino[redakti | redakti fonton]

Bierlein estas la unua malvira kanceliero de Aŭstrio. Ĝis novaj balotoj en septembro 2019 ŝi registarestrinos en Aŭstrio.[6]

Privataĵoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Brigitte Bierlein vivas kune kun la retiriĝinta juĝisto Ernest Maurer.[7] En 2005 ŝi honoritis pro siaj meritoj publkaj per Großes Silbernes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich[8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]