Michael Wilding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Wilding
Persona informo
Michael Wilding
Naskiĝo 23-an de julio 1912 (1912-07-23)
en Leigh-on-Sea
Morto 8-an de julio 1979 (1979-07-08) (66-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Krista Hospitalo vd
Familio
Edz(in)o Elizabeth Taylor • Margaret Leighton • Kay Young • Susan Nell vd
Infanoj Michael Wilding Jr. • Christopher Wilding vd
Profesio
Okupo aktoro • talent agent • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1933– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael Charles Gauntlet WILDING (23a de julio 1912 – 8a de julio 1979) estis angla aktoro de teatro, televido, kaj kino. Li estis plej bone konata pro serio de filmoj kiujn li faris kun Anna Neagle, pro la du filmoj kiujn li faris kun Alfred Hitchcock kaj ĉar li estis la dua edzo de Elizabeth Taylor.

Wilding estis unu el la plej grandaj steluloj en Britio — tiel li estis voĉdonita de la legantoj de Kine Weekly.[1] La reĝisoro Alfred Hitchcock elektis lin por du sinsekvaj filmoj kiujn li produktoris pere de sia propra kinprodukta kompanio nome Transatlantic Pictures (distribuita tra Warner Brothers Pictures). La unua, Under Capricorn (publikigita en 1949), en kiu li ludis kontraŭ Ingrid Bergman kaj Joseph Cotten, estis filmita ĉefe en Londono sed havis finajn kromproduktojn filmitajn jam en Holivudo. Ĝi estis unu el malmultaj malsukcesoj de Hitchcock. Lia dua filmo por Hitchcock estis la pli populara Stage Fright (publikigita en 1950), filmita ankaŭ en Londono, kun Marlene Dietrich kaj Jane Wyman. Dektri jarojn poste, en 1963, Wilding stelulis en epizodo de Alfred Hitchcock Hour titolita "Last Seen Wearing Blue Jeans".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "DUAL HONOR FOR MICHAEL WILDING", 9a de novembro 1949, paĝo 49. Kontrolita 29a de aŭgusto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]