László Berki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Berki
László Berki
László Berki
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1941(nun 1941-05-22)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 24-an de oktobro 1997
en (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

László Berki [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berki László estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto.

László Berki [1] naskiĝis la 22-an de majo 1941 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de oktobro 1997.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Berki devenis el muzikista cigana familio, li lernis violonadi unue hejme. Li interrompis la lernadon en gimnazio-muziklernejo en 1955, ĉar li aliĝis la orkestro "Rajkó", kies anoj estas nur junaj muzikistaj ciganoj. Li estis ano ĝis 1960, en la lasta periodo li estis la primara violonisto. Poste li muzikadis en la Ŝtata Popola Orkestro, sed la soldatservo rompis ĝin. Post 2 jaroj li revenis al la Popola Orkestro, kiel koncertmajstro. En 1967 li estis altrangigita al primara violonisto kaj arta gvidanto. En 1985 li estis fondinta membro de la Centmebra Cigana Orkestro. Kun tiuj orkestroj li koncertis tutmonde, sed li neniam muzikadis en restoracioj, hoteloj. Li iam fondis ankaŭ propran orkestron, malofte li komponis aŭ tralaboris kantojn. Li ricevis 3 premiojn, la lastan jam postmorte.

Liaj taskoj en filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A vén bakancsos és fia, a huszár (televida filmo, 1985)
  • Szaffi (1985)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefa memortabulo en Budapeŝto (2013) 2013

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.