Saludos Amigos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saludos Amigos
aktora-movbilda filmo • antologifilmo
Originala titolo Saludos Amigos
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 aŭg. 1942
Ĝenro muzika filmo, tradicie farita movbildo, fantasta filmo
Reĝisoro(j) Wilfred Jackson • Jack Kinney • Hamilton Luske • Bill Roberts
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Dick Huemer • Joe Grant • Homer Brightman • Ralph Wright • Roy Williams • Harry Reeves • Ted Sears • William Cottrell • Webb Smith
Loko de rakonto Sudameriko
Muziko de Edward H. Plumb • Paul Smith • Charles Wolcott
Rolantoj Lee Blair • Mary Blair • Walt Disney • Norm Ferguson • Frank Graham • Frank Thomas
Produktinta firmao Walt Disney Company 
Walt Disney Animation Studios
IMDb
vdr

Saludos Amigos (hispana por "Salutojn, amikoj") estas usona real-agada animaciita miksa filmo de 1942 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi estas la sesa animacia longa filmo de Disney kaj la unua el ses filmokolektoj produktitaj de Walt Disney Productions en la 1940-aj jaroj. Kun agado en Latinameriko, ĝi estis formita de kvar diversaj eroj; Donald Duck stelulas en du el ili kaj Goofy stelulas en unu. En ĝi okazas ankaŭ la unua apero de José Carioca, nome brazila cigar-fumema papago.[1] Saludos Amigos premieris en Rio de Janeiro la 24an de aŭgusto, 1942. Ĝi estis elsendita en Usono la 6an de februaro, 1943. Saludos Amigos iĝis tiom populara ke Walt Disney decidis afri alian filmon pri Latinameriko, nome The Three Caballeros, kiu estos produktita du jarojn poste. Kun 42 minutoj, ĝi estas la plej mallonga el la longaj filmoj de Disney ĝisnune.

Fono[redakti | redakti fonton]

Nelson Rockefeller, Kunordiganto de Inter-Amerikaj Aferoj (1940).

Komence de 1941, eĉ antaŭ la eniro de Usono en la Dua Mondmilito, la Usona Departmento de Ŝtato komisiis bonvolan turneon de Disney al Sudameriko, cele al faro de filmo prezentota en Usono, Centra, kaj Suda Ameriko kiel parto de la Politiko de bona najbareco. Tio estis farata ĉar kelkaj latinamerikaj registaroj havis amikajn rilatojn kun la Nazia Germanio,[1] kaj la usona registaro deziris kontraŭagadi tiujn rilatojn. Mickey Mouse kaj aliaj roluloj de Disney estis tre popularaj en Latinameriko, kaj Walt Disney agadis kiel "kultura" ambasadoro. La turneo, faciligita de Nelson Rockefeller, kiu estis ĵus nomumita kiel Kunordiganto de Inter-Amerikaj Aferoj (CIAA), portis Disney kaj grupo de ĉirkaŭ dudek komponistoj, artistoj, teknikistoj ktp. el sia studio al Sudameriko, ĉefe al Brazilo kaj Argentino, sed ankaŭ al Ĉilio kaj Peruo.[2]

La filmo inkludis real-agadajn dokumentajn sekvencojn kiu montras filmaĵojn de modernaj latinamerikaj urboj kun nubskrapuloj kaj laŭmode vestitaj lokanoj. Tio surprizis multajn tiutempajn usonanojn, kiuj plej ofte asociis tiajn bildojn nur al usonaj kaj eŭropaj urboj, kaj tio kontribuis al ŝanĝo de impreso pri Latinameriko.[2] Kinhistoriisto Alfred Charles Richard Jr. komentis, ke Saludo Amigos "cementigis komunumon de interesoj inter la popoloj de Ameriko en kelkaj monatoj ol la Departmento de Ŝtato estis farinta en kvindek jaroj".[3]

La filmo ankaŭ inspiris la ĉilan kartuniston René Ríos Boettiger krei la rolulon de Condorito (Kondoreto), unu el plej famaj latinamerikaj kartunuloj. Ríos notis, ke la rolulo Pedro, nome malgranda, nekapabla aviadilo, estis iom malapreza por ĉilanoj kaj kreis komikson kiu povus supozeble esti rivalo de la Disnejaj roluloj.

Segmentoj[redakti | redakti fonton]

  • Lago Titikaka. Donald Duck vizitas tiun lokon kaj konas lokanojn, inklude obstinan lamon.
  • Pedro, la aviadileto. Estas la historio de Pedro, ĉilia aviadileto suferas problemojn por sia unua flugo por preni poŝton el Mendoza kaj trapasis Andojn, kaj partikulare Akonkagvon.
  • La gaŭĉo Goofy. La vakero Goofy (Tribilin) iras al argentinaj pampoj por lerni la stilon de gaŭĉoj.
  • Aquarela do Brasil. Muzika segmento kun nova rolulo José Carioca, kiu akompanas Donald viziti la lokojn plej simbolajn de Brazilo pere de la sonoj de samba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Walt & El Grupo (documentary film, 2008).
  2. 2,0 2,1 (2007) “Saludos Amigos: Hollywood and FDR's Good Neighbor Policy”, Quarterly Review of Film & Video 24 (3), p. 289–295. doi:10.1080/10509200500486395. 
  3. Richard, Alfred Charles Jr. Censorship and Hollywood's Hispanic Image: An Interpretive Filmography, 1936–1955. Westport, Conn.: Greenwood, 1993, p274, cited in (2007) “Saludos Amigos: Hollywood and FDR's Good Neighbor Policy”, Quarterly Review of Film & Video 24 (3), p. 289–295. doi:10.1080/10509200500486395. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]