Paulus Rusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulus Rusch
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1903 (1903-10-04)
en Munkeno
Morto 31-an de marto 1986 (1986-03-31) (82-jaraĝa)
en Zams
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
apostola administranto de Innsbruck-Feldkirch
Dum 1938-1964
Antaŭulo Sigismund Waitz
Sekvanto (li mem kiel episkopo)
episkopo de Innsbruck(-Feldkirch)
Dum 1964-1968 de Innsbruck-Feldkirch
1968-1980 de Innsbruck
Antaŭulo (li mem kiel apostola administranto)
Sekvanto Reinhold Stecher
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Paul RUSCH [ruŝ] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1903 en Munkeno, mortis la 31-an de marto 1986 en Zams/Distrikto Landeck) estis aŭstra teologo kaj la unua episkopo de la Episkopujo Innsbruck.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio translokiĝis en 1906 al Bregenz, kiel Peter Paul frekventis la bazlernejon; nehumanisman mezlernejon li frekventis en Lindau. Post trejniĝo kaj deĵoro bankfaka ekde 1920 li eniris en 1927 la porpastran seminarion Canisianum en Innsbruck por startigi studon de teologio kaj filozofio. En la 26.7.1933 li ordinitis en la Katedralo de Innsbruck antaŭ animzorgaddevo diversloke. Poste li iĝis estro de la porpastra seminario insbruka. En la 15.10.1938 Rusch iĝis apostola administranto de Innsbruck-Feldkirch de la ene de la Episkopujo Brixen) kaj konsekritis en la 30.11.1938 en Innsbruck titulara episkopo de Lycopolis kion la nazioj ne agnoskis.

Rusch publike favoris la kontraŭnazieman moralteologon Johannes Kleinhappl nek forprenis de li la eklezian laborlicencon (missio canonica) kvankam Kleinhappl jam estis bremsigita fare de oficiala malpermeso publikigista.[1] E n la 26.9.1964 Rusch iĝis la unua episkopo de la nove fondita Diocezo Innsbruck. En la 13.8.1980 li demisiis kaj iĝis lia posteulo Reinhold Stecher.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj taskoj estis en la rekonstruo de ekleziaj strukturoj kaj sintenoj post la Dua mondmilito. Li favoris la ekleziajn laikajn strukturojn de Katolika Agado, la starigon de klerigejojn (ekz. de la insbruka Haus der Begegnung), la konstruon de novaj preĝejoj. Pro lia engaĝiĝo pri sociala loĝejkonstruado li ŝerce kromnomitis ruĝa episkopo. Rusch pluse atentigis pri la danĝeroj kiujn troa turismo povus kaŭzi en tradicia sociaj strukturoj.

Sen lia aŭtoritata gvidstilo kaj maldungo de estro de porjunula centro en Insbruko ne komprenitis de multaj katolikoj en Tirolo; kelkaj eĉ publike kritikis tion. Ankaŭ lia rifuzo malfermi arkivojn ekleziajn por esplorlaboro pri la tempo post Anschluss kaj la manko de apogo por beatuligprocesoj koncerne rezistadpastrojn kaj -ordenanojn tirolajn en Nazia Germanio pligrandigis la negativajn flankojn de lia episkopeco.[2] Koncerne la lokan legendon de akuzo pri sango en Rinn/Diocezo Innsbruck-Land pri la knabo Andreĉjo li ja ordonis la forigon de la Andreĉjo-liturgio en 1954 sed ne pensis ke la historio science estus evidentigita kiel kompleta falsaĵo.[3]

Koncerne teologiaĵojn Rusch konatiĝis pro sia granda emo de Mario-teologio kiam li publikigis la eseon Mariologische Wertungen[4] kie temis pri historia evoluo de tia teologio kaj la pozicio de Mario en teologio kaj popola pieco ĝenerale.

Bischof-Paulus-hejmo en Innsbruck

En 2008 malfermiĝis ĉe Hutterweg-strato porstudenta hejmo portante la nomon de la eksa episkopo Bischof-Paulus-Studentenheim.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Versuch einer Theorie der synthetisch-notwendigen Urteile (manuskripto), Innsbruck 1930.
  • Wurzeln und Anfänge der allegorischen Liturgieerklärung in Morgen- und Abendland (manuskripto), Innsbruck 1935.
  • Gott will es. Zur sozialen Gerechtigkeit, Innsbruck/Wien/München 1935, Tyrolia-Verlag.
  • An junge Christen, 1946.
  • Wachstum im Geiste, Ein Buch priesterl. Betrachtung, 1949, 2-a eldono 1962.
  • Junger Arbeiter wohin?, 1953.
  • Der Sozialhirtenbrief der österreichischen Bischöfe, eldono laŭ komisio de la Aŭstria Episkoparo, kun komentoj, 1957.
  • Kirche im Gebirge und anderswo, 1959.
  • Wachstum im Geiste. Ein Buch priesterlicher Betrachtung, 2-a eldono, Innsbruck/Wien/München 1962, Tyrolia-Verlag.
  • Aktuelle Bibelfragen, 1969.
  • Christliches Gesellschaftsmodell für die Zukunft, 1976.
  • Waage der Zeit – Wege der Zeit. Erfahrungen, Erkenntnisse, Wege, Innsbruck/Wien 1983, Tyrolia-Verlag, ISBN 3-7022-1473-9.
  • Jesus, unser Bruder, Thematische Leben-Jesu-Meditationen, 1986.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • "'Mariologische Wertungen", en: Zeitschrift für katholische Theologie, jarkolekto 85, 2/1963, p. 129–161.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Gerhard Oberkofler: Eine Erinnerung an den Moraltheologen Johannes Kleinhappl
  2. Kp. "Anmerkungen zur Person DDr. Paulus Rusch" ĉe geschichte-tirol.com.
  3. Kp.: Wolfgang Benz: Handbuch des Antisemitismus – Ereignisse, Dekrete, Kontroversen (Band 4), Verlag Saur, 2011, p. 3.
  4. Kp.: Paulus Rusch: "Mariologische Wertungen", en: Zeitschrift für katholische Theologie 85 (2/1963), p. 129–161.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kolozs: Die Bischöfe von Innsbruck – Paulus Rusch, Reinhold Stecher, Alois Kothgasser, Manfred Scheuer, Hermann Glettler. Verlag der Wagner'schen Universitätsbuchhandlung, Innsbruck 2018.
  • Helmut Alexander: Rusch, Peter Paul. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 22, Duncker & Humblot, Berlin 2005, ISBN 3-428-11203-2, S. 295 (Digitalisat).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]