Joachim Patinir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Patinir
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Bouvignes-sur-Meuse
Morto 5-an de oktobro 1524 (1524-10-05) (44-jaraĝa)
en Antverpeno
Ŝtataneco Suda Nederlando
Subskribo Joachim Patinir
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
Verkoj Landscape with Charon Crossing the Styx
The Temptations of Saint Anthony the Abbot
La fuĝo al Egiptujo.
vdr

Joachim PATINIR, nomita ankaŭ Patenier (ĉirkaŭ 1480 – 5a de oktobro 1524), estis pentristo de la Flandra Renesanco de historiaj kaj pejzaĝaj temoj. Li estis flandra, el la areo de moderna Valonio, sed li laboris en Antverpeno, tiam la centro de la arta merkato en la Malaltaj Landoj. Patinir estis pioniro de pejzaĝoj kiel sendependa ĝenro kaj li estis la unua flandra pentristo kiu konsideris sin ĉefe kiel pentristoj de pejzaĝoj. Li efektive inventis la stilon de monda pejzaĝo, nome distinga stilo de panoramaj pejzaĝoj de norda Renesanco kiu estas la grava kontribuo de Patinir al la arto de Okcidento.

Pejzaĝo kun Karono trapasante la Stikson, oleo sur panelo, 64 × 103 cm (1515), Muzeo Prado, Madrido.

Estas nur kvin pentraĵoj subskribitaj de Patinir, sed multaj aliaj verkoj estis atribuitaj al li aŭ al lia ateliero kun variaj gradoj de probableco. Tiuj subskribitaj diras jene: (Opus) Joachim D. Patinier, el kio la "D" en lia subskribo signifus Dionantensis ("el Dinant"), indikanta lian originon. La ekspozicio de 2007 en la Muzeo Prado en Madrido enhavis 21 pentraĵojn listigitajn kiel Patinir aŭ lia ateliero, kaj katalogis pliajn ok kiuj ne estis en la ekspozicio.[1]

Patinir estis amiko ne nur de Durero, sed ankaŭ de Quinten Matsijs, kun kiu li ofte kunlaboris. La "tento de Sankta Antonio" (Prado) estis farita kunlabore kun Matsijs, kiu aldonis la figurojn al la pejzaĝo de Patinir. Lia kariero estis preskaŭ samtempa kun tiu de la alia grava pioniro de pentraĵoj dominita per pejzaĝo, nome Albrecht Altdorfer, kiu laboris laŭ alia tre diferenca stilo. Li estis probable la onklo de Herri met de Bles, kiu sekvis lin por stabli la tendencon al pejzaĝo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prado feature, exhibition "Patinir", 2007, Museo del Prado, Madrid, Hispanio.
  2. Kvankam de Bles estis nur 14-jaraĝa kiam Patiner mortis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Grove": Hans Devisscher. "Patinir, Joachim." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 17 Feb. 2017. subskribo postulita
  • Koch, Robert A. Joachim Patinir (Princeton: Princeton University Press, 1968).
  • Battistini, Matilde. Symbols & Allegories in Art: The Hereafter. Los Angeles: The J. Paul Getty Museum, 2005. 210, 212–13.
  • Falkenburg, Reindert. Joachim Patinir: Landscape as an Image of the Pilgrimage of Life. Amsterdam/Philadelphia: John Benjamins Publishing Company, 1988.
  • Ball-Krückmann, Babette, Landschaft zur Andacht: die Weltlandschaften Joachim Pateniers. Munich 1977 (microfiche)
  • Pioch, Nicolas. "The Northern Renaissance (1500–1615)." WebMuseum. 14a de oktobro 2002. Alirita la 2an de julio 2019.
  • Smith Chipps, Jeffery. The Northern Renaissance. Phaidon. Arts & Ideas, 2004. 321.