August von Hedemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August von Hedemann
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1785 (1785-10-29)
en Plau am See
Morto 17-an de decembro 1859 (1859-12-17) (74-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Schloss Tegel
Familio
Edz(in)o Adelheid von Hedemann
Okupo
Okupo militestro
vdr

August Georg von HEDEMANN (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1784 en Plau am See, mortinta la 17-an de decembro 1859 en Berlino) estis prusia generalo kavaleria.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herrenhaus Burgörner (Humboldt-Kastelo)
Tomboŝtono de Wilhelm von Humboldt kaj de la filino Adelheid kiel ankaŭ de ties edzo August von Hedemann
Memorigplato en la erfurta Steigerwald-arbaro

Estante el nobela familio kaj filo de grava armeano li eniris en la 26.2.1799 la husaran regimenton; tie li ekkarieris. En la 30.12.1805 Hedemann iĝis helpanto persona de la regimentestro Wilhelm Heinrich von Rudorff. Dum la Unua Koalicio-Milito Hedemann batalis ĉe la batalo de Criewitz kaj honoritis per la ordeno Pour le mérite; li partoprenis la retiriĝon ĝis Lübeck kiel li iĝis kaptito. En la 3.4.1807 li iĝis adjutanto de princo Vilhelmo de Prusio, la kvara filo de reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a. Poste li batalis apud Gollau (regiono Kenigsbergo). La princon li krome akompanis en 1808 al Parizo.

Post la Paco de Tilsit Hedemann denove karieris ĝis la rango de Stabsrittmeister, en la 21.4.1812 li iĝis Rittmeister. Dum la komenco de la Napoleonaj Militoj li vunditis ĉe la Batalo apud Großgörschen ricevonte la ordenon de Sankta Vladimiro (4-a klaro). En la 19.5.1813 oni aljuĝis al li la Feran krucon (2-a klaso). Poste li batalis en Bautzen kaj ĉe Katzbach. En la 4.9.1813 li nomumitis majoro aniĝonte sep tagojn poste al la generalŝtabo; tamen li rajtis daŭre resti adjutanto princa. Post la Batalo de Leipzig Hedemann ricevis la rusian ordenon de Sankta Anna (2-a klaso). En la 4.1.1814 li venis kiel generalŝtaboficiro en la 8-an brigadon de Korpuso Yorck. Ĉe la Bataloj apud Laon, apud Parizo kaj apud Belle Alliance (Batalo de Waterloo) kiel ankaŭ dum la bataletoj apud Chojnów, Colditz, Löwenberg, Görlitz, Bolesławiec, Chalons, Mery, Claye Aubert kaj Villiers li ankaŭ aktivis. La Fera kruco (1-a klaso) donitis al li en la 1.6.1814 kaj en la 1.1.1815 la Reĝa prusia Johano-ordeno. Sekvis ankoraŭ aliaj ordeniĝoj.. En la 9.4.1823 Hedemann iĝis kolonelo.

Komponis por Hedemann marŝon la fama muzikisto Carl Maria von Weber en la jaro 1822-a. Post la morto de la bopartino li, laŭ reĝa volo, venigitis Berlinon kie li ekkomandis en la 30.3.1829 la Dua gvardan ulanan landdefendregimenton. Sekvis denove diversaj ordeniĝoj kaj taskoj novaj. En la 30.43.1838 Hedemann iĝis komandanto de la 10-a divizio regna en Poznano kie li ankaŭ estris la citadelon.

Post kiam Hedemann iĝis komandanto de la 8-a divizio regna lie venis en la 30.3.1840 al Erfurto; tiam fariĝis la plialtrangiĝo je generalleŭtenanteco.

Agoj nesoldataj[redakti | redakti fonton]

Hedemann kunfondis la Erfurtan hortikultursocieton (Erfurter Gartenbauverein) kiun li ankaŭ estris. En tiu ĉi funckio li ege engaĝiĝis pri la Steigerwald-arbaro. Kune kun Friedrich Adolph Haage li farigis la t.n. Hedmann-padojn por ebligi al la erfurtanojn moviĝi liberaere en la belega arbaro.

Post nova ordeniĝserio li festis en la 26.2.1849 la datarevenon 50-an ekdeĵoran. Oficiala pensiiĝo estos en la 7.2.1852. Post tio li ekvivis en la de la edzino heredita t.n. Humbold-kastelo (Mansfeld-muzeo en Hettstedt-Burgörner) kaj sur Kastelo Tegel. Post morto berline li entombigitis en la familia tombo de la Humboldt-oj en la parko de la kastelo en Tegel.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul von Hedemann-Heespen: Geschichte der Familie von Hedemann. Band 3, Augustin, Glückstadt 1919 (Digitalisat), p. 100–131.
  • Kurt von Priesdorff: Soldatisches Führertum. Band 5, Hanseatische Verlagsanstalt Hamburg 1938, p. 204–207, nr. 1506.