Nicolas Giffard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Giffard
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1950 (1950-10-04) (73-jaraĝa)
en La Baule-Escoublac
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Nicolas GIFFARD, naskita la 4-an de oktobro 1950 en La Baule, estas franca ŝakludisto, internacia majstro ekde 1980.

Franca ĉampionado[redakti | redakti fonton]

Nicolas Giffard gajnis la francan ĉampionadon en 1978 kaj 1982.

En 2012 kaj 2016, li estis vic-ĉampiono de Francujo en la veterana kategorio. En 2013, li estis ĉampiono de Francujo en la sama kategorio, kaj ankaŭ en 2015.

Resultatoj en turniro[redakti | redakti fonton]

Nicolas Giffard gajnis la turnirojn de Alès 1981, Paris-Ulm 1983, Andoro 1985 kaj Meudon 1987.

Konkursoj en teamo[redakti | redakti fonton]

Nicolas Giffard estis membro de la franca teamo dum la ŝakaj olimpikoj de 1978 (6 punktoj sur 10 al dua ŝaktabulo), 1980 (8 punktoj sur 13 al dua ŝaktabulo) kaj 1982 (5/11 al tria ŝaktabulo).

Publikigoj[redakti | redakti fonton]

  • Ok kandidatoj, kvar forbata (Huit candidats, quatre KO), L'impensé radical, 1977
  • La Fabela Historio de la ŝakĉampionoj (La Fabuleuse Histoire des champions d'échecs), ODIL, 1978
  • Ŝako, kursoj apartaj kun ĉampiono (Les Échecs, leçons particulières avec un champion), 1997
  • Ŝako, la moderna taktiko (Les Échecs, la tactique moderne), editorado du Rocher, 1997
  • Efikeco al ŝako (l'Efficacité aux échecs), editorado Bornemann, 1998
  • Kompreni la malfermadojn (Comprendre les ouvertures), editorado Bornemann, 1999
  • Nicolas Giffard kaj Alain Biénabe, La Nova Gvidlibro de ŝako : Kompleta traktato (Le Nouveau Guide des échecs : Traité complet), Robert Laffont, "Bouquins", 1-a oktobro 2009, 1701 paĝoj

Konsilanto teknika[redakti | redakti fonton]

Nicolas Giffard estis teknika konsilanto pri la filmo La diagonalo de la kuriero (La diagonale du Fou) de Richard Dembo. Li interalie estas la kreinto de la ŝakludo videblaj en la filmo.

Komentariisto televida[redakti | redakti fonton]

En la 1990-aj jaroj, Nicolas Giffard estis ŝaka komentisto por la ĉenoj Paris Première kaj Eurosport. Li interalie komentis la Grandan Prezon Intel de rapidaj ludoj kun sia kolego, la internacia majstro Éric Birmingham.