Luis de Borbón y Farnesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis de Borbón y Farnesio
Ceteraj titoloj kardinalo, grafo de Chinchón
Persona informo
Naskonomo Luis de Borbón y Farnesio
Naskiĝo 25-an de julio 1727 (1727-07-25)
en Madrido
Morto 7-an de aŭgusto 1785 (1785-08-07) (58-jaraĝa)
en Arenas de San Pedro
Tombo Panteón de Infantes vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Filipo la 5-a vd
Patrino Elizabeto Farnese vd
Gefratoj Mariana Viktoria de Hispanio • Maria Teresa Rafaela de Hispanio • Maria Antonia Ferdinanda de Hispanio • Filipo de Parmo • Karlo la 3-a • Francisko de Burbono kaj Farnese vd
Edz(in)o María Teresa de Vallabriga y Rozas vd
Infanoj Luis María de Borbón y Vallabriga, 14th Count of Chinchón • María Teresa de Borbón, 15th Countess of Chinchón • María Luisa de Borbón y Vallabriga vd
Parencoj Ludoviko la 1-a • Filipo Ludoviko de Hispanio • Filipo Petro Gabrielo, infanto de Hispanio • Fernando la 6-a vd
Profesio
Okupo laiko vd
Ĉefepiskopo de Toledo
Dum 1735-1754
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis Antonio Jaime de Borbón y Farnesio (naskiĝis la  25-an de julio 1727(nun 1727-07-25), mortis la 7-an de aŭgusto 1785) estis Infanto de Hispanio, 13-a Grafo de Chinchón. Filo de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. Li eniris en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Luis Antonio, naskiĝis la  25-an de julio 1727(nun 1727-07-25) en Madrido, en la familio de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj lia dua edzino Isabel Farnesio. En 1735 (en la aĝo de 8 jaroj) li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo. La 9-an de septembro de la sama jaro li fariĝis Ĉefepiskopo de Toledo, kaj la 19-an de decembro li fariĝis kardinalo en Romo (listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej juna kardinalo en la historio). Luis Antonio estis mecenato. Li subtenis: la komponiston Luigi Boccherini, la arkitekton Ventura Rodríguez, la pentriston Francisco de Goya. La 18-an de decembro 1754 li forlasis la eklezian karieron kaj ricevis la titolon de Grafo de Chinchón.

Li mortis la 7-an de aŭgusto 1785 en Arenas de San Pedro, kie li estis subteninta sian kortegon de artistoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

La 27-an de junio 1776 en Olías del Rey li morganate edziĝis kun María Teresa de Vallabriga y Rozas (1857-1820), filino de José Ignacio de Vallabriga y Español kaj de Josefa de Rozas y Drummond de Melfort.

Infanoj:

  • Luis María de Borbón y Vallabriga (1777-1823) - Infanto de Hispanio, kardinalo kaj ĉefepiskopo de Toledo.
  • Antonio María (1779) frue mortis.
  • María Teresa de Borbón y Vallabriga (1779-1828)
  • María Luisa de Borbón y Vallabriga (1780-1846)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Луис Антонио Хайме, граф Чинчон en la rusa Vikipedio.