Christian Gottlob Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Gottlob Gmelin
Germana apotekisto kaj profesoro pri kemio kaj farmacio en la Universitato de Tubingeno. Li malkovris bluan pigmenton kiun li sintezis, faris mineralajn analizojn kaj tradukis tri volumojn de verko fare de Berzelius.
Germana apotekisto kaj profesoro pri kemio kaj farmacio en la Universitato de Tubingeno. Li malkovris bluan pigmenton kiun li sintezis, faris mineralajn analizojn kaj tradukis tri volumojn de verko fare de Berzelius.
Persona informo
Christian Gottlob Gmelin
Naskiĝo 12-a de oktobro 1792[1]
en Tübingen, Germana Imperio
Morto 13-a de majo 1860
en Tübingen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Bavara Akademio pri Sciencoj
Prusa Akademio de Sciencoj. Oni atribuas al li kelkajn esplorojn pri la mineralo fajalito[2], ankaŭ konata kiel krizolito (1840). Ĝi estas ortoromba kristalo ofte trovata en la "Fajala Insulo" (el tie devenas la alnomo), en la Acoroj.
Familio
Patro Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto) vd
Gefratoj Ferdinand Gottlieb von Gmelin vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Gottlob GMELIN estis germana kemiisto, kuzo de Leopold Gmelin, bofilo de matematikisto kaj fizikisto Johann Gottlieb Friedrich von Bohnenberger (1765-1831), profesoro de la kemiisto Robert Mayer (1814-1878) kaj dum naŭ monatoj li estis asistanto de Jöns Jakob Berzelius en Stokholmo[3]. Gmelin laboris ankaŭ kun Louis-Nicolas Vauquelin, Louis-Jacques Thénard kaj Martin Heinrich Klaproth.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gmelin estis filo de la apotekisto Christian Gottlieb Gmelin (1749-1809) kaj lia patrino nomatis Friederike Charlotte (fraŭla nomo: Haas, naskiĝdato:1765). Li diplomiĝis pri Medicino en 1814, kaj en 1817 li iĝis profesoro pri Kemio kaj Fiziko en la Universitato de Tubingeno. En la 30-a de aprilo 1818, li edziĝis al Luise Friederike Philippine Bohnenberger (1800–1884). Ili havis tri filinojn kaj tri filojn. Christian Gottlob Gmelin vojaĝis tra Francio, Anglio, Norvegio kaj Svedio.

Gmelin restis en Parizo nur kelkajn monatojn. Kiam Napoleono aperis en la Tuleriojn, en 1815, Gmelin lasis Parizon kaj iris al Berlino por labori kun la granda analiza kemiisto Martin Heinrich Klaproth (1743-1817). La respekteginda majstro ne estis plenumanta eksperimentajn laborojn antaŭ multe da tempo, nek havis li ajnan studenton, kaj lia laboratorio estis en kompleta neglekto. Konsekvence, fine de 1815, Gmelin reprenis sian vojon kaj ĉifoje li iris al Stokholmo.[5], kie dum naŭ monatoj li estis asistanto de Berzelius.

Sinteza ultramara bluo, unue produktita de Christian Gottlob Gmelin.

En 1818, Gmelin estis unu el la unuaj kiuj observis tion, ke la litiaj saloj produktas brilan ruĝan koloron sub la flamo. En 1826, Jean-Baptiste Guimet (1795-1871) kreditiĝis esti kreinta procezo por la produktado de la blua pigmento konata kiel "ultramara" tinkturo aŭ blukrajono.[6]. Post du jaroj, en 1828, Gmelin sendepende publikigis ankaŭ sian propran procezon pri la sintezo de la ultramara pigmento. Ĉar Gmelin estis la unua kiu publikigis ĉi-procezon, li ricevis la agnoskon pri la malkovro. En lia publikaĵo, Gmelin asertas ke silicio, baŭksito, kaj sodo estas la ĉefaj konstituaĵoj de la ultramara bluo kaj la riĉa koloro venas el la sulfuro.

Interalie, li laboris sur la kampo de la spektroskopio kaj malkovris la koloron de la ruĝa flamo de la litio. Li elmontris la agadon de la borata acido sur la kurkuma-papero. Li tradukis la tri unuajn volumojn de la Jarraporto far Berzelius en la germanan. En 1834, li elektiĝis koresponda membro de la Bavara Akademio pri Sciencoj kaj de la Prusa Akademio pri Sciencoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]