Abdel Fattah el-Sisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdel Fattah el-Sisi
Persona informo
عبد الفتاح السيسي
Naskiĝo 19-an de novembro 1954 (1954-11-19) (69-jaraĝa)
en Kairo
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Egipta Milita Akademio • Usona Armea Milita Kolegio vd
Partio senpartiamilitreĝimo vd
Subskribo Abdel Fattah el-Sisi
Familio
Edz(in)o Entissar Amer vd
Infanoj Mahmoud el-Sisi vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1978– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdel Fattah Said Hussein Ĥalil El-Sisi (arabe عبد الفتاح سعيد حسين خليل السيسى ʿAbdel-Fattāḥ Saʿīd Ḥesēn Khalīl es-Sīsi [ʕæbdel.fætˈtæːħ sæˈʕiːd ħeˈseːn xæˈliːl ɪsˈsiːsi]; 19a de novembro 1954) estas egipta politikisto kiu estas la sesa kaj nuna Prezidento de Egiptio (el 2014), iama Direktoro de Milita Spionado, iama Militministro, kaj iama Generalo. Starte el la 10a de februaro 2019, Sisi ekservis por unu-jara regotempo kiel Proparolanto de la Afrika Unio.

Sisi naskiĝis en Kairo kaj post aliĝi al la militistaro, atingis postenon en Sauda Arabio antaŭ aliĝi en la Militlernejo de la Egipta Armeo. En 1992, Sisi trejniĝis en la Militlernejo de Watchfield, Oxfordshire, Unuiĝinta Reĝlando, kaj poste en 2006 trejniĝis en la Militlernejo de Carlisle, Pensilvanio. Sisi servis kiel komandanto de mekanizita infanterio kaj poste kiel direktoro de Milita Spionado. Post la Egipta revolucio de 2011 kaj sekva elekto de Mohamed Morsi al la Egipta prezidenteco, Sisi estis nomumita kiel Ministro de Defendo fare de Morsi la 12an de aŭgusto 2012, anstataŭante la Mubarak-epokan Mohamed Hussein Tantaŭi.

Sisi kiel Ministro de Defendo, 2013.

Kiel Ministro de Defendo, kaj poste kiel Ĉefkomandanto de la Egiptaj Armitaj Fortoj, Sisi partoprenis en la puĉo de 2013 kiu elpostenigis Morsi el la 3an de julio 2013, reage al la tutegiptaj protestoj, nomita revolucio fare de siaj proponantoj. Li dissolvis la Egiptan Konstitucion de 2012 kaj proponis, kun aliaj opoziciaj kaj religiaj figuroj, novan politikan vojon, kiu inkludis voĉdonon por nova konstitucio, kaj novajn parlamentajn kaj prezidentajn elektojn. Morsi estis anstataŭata de provizora prezidento, Adli Mansur, kiu nomumis novan kabineton. La provizora registaro subpremis kontraŭ la Islama Frataro kaj ties Islamismaj subtenantoj en la postaj monatoj, kaj poste kontraŭ kelkaj liberalaj opoziciantoj de la post-Morsi administracio. La 14an de aŭgusto 2013, polico faraĉis la masakron de la placo Rabaa, mortigante centojn da civiluloj kaj vundante milojn, kio kondukis al internacia kritikaro.[1]

Prezidento Sisi kun Prezidento de Rusio Vladimir Putin.

La 26an de marto 2014, reage al alvokoj el subtenantoj por kandidatiĝo al prezidenteco, Sisi retiriĝis el sia militista kariero, anoncante ke li kandidatiĝis en la porprezidenta elekto de 2014.[2] La elekto, okazinta inter la 26a kaj la 28a d majo, temis pri unusola opozicianto, nome Hamdin Sabahi,[3] kaj en ĝi partoprenis nur 47% el la elekteblaj votantoj, rezulte en la venko de Sisi en tutlanda venko kun pli ol 97% de la voĉdonantaro.[3][4][5] Sisi enposteniĝis kiel Prezidento de Egipto la 8an de junio 2014. La registaro de Sisi donis al la egipta militistaro senkontrolan povon,[6] kaj kelkaj amaskomunikilaj informoj kategoriis lin kiel diktatoro kaj politika fortulo, komparante lin kun iamaj egiptaj diktatoroj.[6][7]

En la prezidenta elekto de 2018, Sisi frontis nur teorian opozicion (pro-reĝima subtenanto, Mussa Mostafa Mussa) post la aresto de Sami Anan fare de militistoj kaj sia posta perforta malapero,[8][9][10] minacoj fare al Ahmed Ŝafik pere de amalnovaj akuzoj de korupto kaj supozita seksoregistraĵo,[11][12][13] kaj la retiriĝo de Ĥaled Ali kaj de Mohamed Anŭar El-Sadat pro neelteneblaj baroj kaj perfortoj fare de la balotkomitato.[14][15][16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowen, Jeremy, "Egypt election: Sisi secures landslide win", BBC News, 29a de majo 2014. Kontrolita 31a de aŭgusto 2015.[rompita ligilo]
  2. Egypt's El-Sisi bids military farewell, says he will run for presidency. Ahram Online (26a de marto 2014). Alirita 26a de marto 2014.
  3. 3,0 3,1 Egypt election: Sisi secures landslide win. BBC (29a de majo 2014). Alirita 29a de julio 2014.
  4. "Former army chief scores landslide victory in Egypt presidential polls", The Guardian. Kontrolita 29a de majo 2014.
  5. "Egypt's Sisi set for landslide win in presidential vote", 29a de majo 2014. Kontrolita 2a de junio 2014.
  6. 6,0 6,1 . Egypt's Sisi Is Getting Pretty Good … at Being a Dictator (22a de majo 2015). Alirita 2017-07-25.
  7. Giglio, Mike, "The Anonymous Dictator", Newsweek Global, 16 August 2013.
  8. Egypt arrests ex-general who stood for election against Sisi.
  9. Egypt's military arrests ex-general running for president. Arkivita el la originalo je 26a de januaro 2018.
  10. . Sami Anan's whereabouts unknown: Son (2018-01-24).
  11. . Egyptian ex-PM Ahmed Shafik says won't run for presidency (2018-01-07).
  12. . Shafiq quit Egypt election bid after threats of 'sex tape' and corruption slurs: Sources (2018-01-09).
  13. . Egypt's Presidential Race Loses Popular Candidate (2018-01-07).
  14. . Khaled Ali withdraws from Egyptian presidential race (2018-01-24).
  15. . Egypt elections: Abdel Fattah al-Sisi's challengers liken President to Saddam Hussein as they drop out of race (25a de januaro 2018).
  16. . Anwar Sadat's nephew backs out of Egypt presidential election (2018-01-15).

Literaturo[redakti | redakti fonton]