Imre Mészáros (aldisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Mészáros
Persona informo
Naskonomo Metzger Imre Károly
Naskiĝo la  29-an de septembro 1860(nun 1860-09-29)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 17-an de januaro 1913
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo instruisto • violonisto
vdr

Imre Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Imre estis hungara aldviolonisto, muziklerneja instruisto.

Imre Mészáros[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 17-an de januaro 1913 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Mészáros post la kutimaj lernejoj studis en la nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Huber kaj Alajos Gobbi. Post siaj studoj en 1880 li aliĝis al orkestro de Nacia Teatro (Budapeŝto), respektive al la ĵus fondita Reĝa Operejo de Budapeŝto en 1885. Li estis orkestra inspektoro inter 1892 – 1900. Intertempe li ekinstruis en la nacia muziklernejo en 1882. Inter 1900–1901 kaj 1907–1912 li estis direktoro de la Reĝa Operejo. Li estis nomumita "eterna membro de la Operejo" en 1909. Li ricevis hungaran kaj bulgaran premiojn.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • M. A Filharmóniai Társulat múltja és jelene (kun Kálmán Isoz, 1903)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]