Johann Paul Kress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Paul Kress
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1677 (1677-02-22)
en Hummelshain
Morto 22-an de novembro 1741 (1741-11-22) (64-jaraĝa)
en Helmstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Johann Paul KRESS (naskiĝinta la 22-an de februaro 1677 en Hummelshain, mortinta la 22-an de novembro 1741 en Helmstedt) estis germana juristo kaj akademiano docentinta ĉe la Universitato de Helmstedt.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Johann Paul Kress, filo de predikisto, frekventis la gimnazion en Gera. Ekde 1695 li studis juron unue en Jena kaj poste en Halle (Saale). Laŭ rekomendo de la naturjuristo Christian Thomasius li deĵoris tempon de unu jaro kiel ĉefedukisto por filo de la prezidanto von Schwanenbeck en Rigo antaŭ la reveno al Jena kaj la studofino tie.

Post la doktoriĝo en la jaro 1786 li estis en Jena unue kelkajn jarojn privata docento. Kun la peranto Gottfried Wilhelm Leibniz, kun kiu li konatiĝis en Vieno, li vokitis en 1712 je la katedro de la jura fakultato de la altlernejo de Helmstedt. Tie li laboris ĉirkaŭ tri jardekojn rifuzante diversajn vokojn alien. En la jaroj 1722, 1731 kaj 1736 li eĉ estis rektoro universitata. En 1738 li nomumigis reĝa-grandbritia kaj poste brunsviga-wolfenbüttela konsilisto. En 1741 li mortis pro apopleksio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ene de tiutempaj rondoj fakulaj Kress havis tre bonan renomon. Lia scienca verkaro estis tre ampleksa kaj diversema: ĝi enhavis skribaĵojn pri privata juro, punjuro, ŝtata juro kaj kanona juro. Substrekindas la kvalito de lia komento punleĝara eldonite en la jaro 1721-a en la unua eldono pri la priskriboj de Constitutio Criminalis Carolina. Tiu ĉi verko antaŭenpushis ĝenerale la evoluigon de la punlegdono. Krome ĝi, malgraŭ kelkaj enhavaj malprecizaĵoj - interesas pro detala priskribo de la estiĝo de la menciita leĝaro.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Liber commentarius ad S.Pufendorfii Tract de habitu religionios ad statum, 1712
  • Commentatio in Constitutionem criminalem Caroli V., Hannover, Foerster, 1721
  • Rechtsbegründete vollständige Erläuterung des Archidiaconal-Wesens, und der geistlichen Sendgerichte absonderlich in dem Hochstifte Osnabrück, Helmstedt 1725
  • Kurtze juristische Betrachtung von dem Recht der Taub- und Stummgebohrnen, Buchholtz 1735
  • De privilegiis agriculturae apud Germanos, oder von Freyheiten und andern Gerechtigkeiten des Ackerbaues in Teutschland, Ritter, 1736

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eberhard Schmidt: Einführung in die Geschichte der deutschen Strafrechtspflege. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1995, p. 161; Wolfgang Lent: Kress, Johann Paul. En: Horst-Rüdiger Jarck, Dieter Lent u. a. (eld.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon: 8. bis 18. Jahrhundert, Appelhans Verlag, Braunschweig 2006, p. 417

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Lent: Kress, Johann Paul. In: Horst-Rüdiger Jarck, Dieter Lent u. a. (Hrsg.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon: 8. bis 18. Jahrhundert. Appelhans Verlag, Braunschweig 2006, S. 417, ISBN 3-937664-46-7
  • Johann Paul Kress. En: Johann Friedrich von Schulte: Die Geschichte der Quellen und Literatur des Canonischen Rechts von Gratian bis auf die Gegenwart. Stuttgart, F.Enke 1875, Band 2, p. 97-98

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]