Tibor Machula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Machula
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de junio 1912(nun 1912-06-30)
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 18-an de decembro 1982
en Nederlando Abcoude (Nederlando)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonĉelisto • muzikinstruisto
vdr

Tibor Machula [makula] (escepta prononco!), laŭ hungarlingve kutima nomordo Machula Tibor estis hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto.

Tibor Machula[1] naskiĝis la 30-an de junio 1912 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 18-an de decembro 1982 en Abcoude (Nederlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Machula en la aĝo de sep li komencis studi en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio kaj Teatra Akademio. Lia majstro estis Adolf Schiffer. Li debutis en koncerto en aĝo de 12 kun la Budapeŝta Filharmonia Orkestro, poste li turneis en Italio. Pro la sukcesoj li ricevis stipendion al Curtis Institute of Music. Li ricevis diplomon de en:Felix Salmond. En 1930 Machula revenis al Hungario kaj aliĝis al la budapeŝta triopo. Ili turneis longe ekzemple en Sudafriko, Skandinavio kaj nederlandaj kolonioj. Wilhelm Furtwängler invitis lin en 1936 por esti la primara violonĉelisto de la Berlina Filharmonia Orkestro. Li restis tie dek unu jarojn. De 1947 ĝis sia emeritiĝo en 1977 li same estis primara violonĉelisto de orkestro en Amsterdamo. Li ankaŭ instruis en nl:Conservatorium van Amsterdam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]