Ida Tarjáni Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida Tarjáni Tóth
Ida Tarjáni Tóth ĉe la zimbalono en Hungara Radio
Ida Tarjáni Tóth ĉe la zimbalono en Hungara Radio
Persona informo
Naskonomo Tóth Ida
Naskiĝo la  16-an de majo 1918(nun 1918-05-16)
en Hungario Budapeŝto
Morto la 7-an de junio 2000
en Hungario Budapeŝto?
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • zimbalonisto
vdr

Ida Tarjáni Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarjáni Tóth Ida estis hungara zimbalonisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Tóth Ida, pro nomofteco ŝi prenis la kromnomon Tarjáni en la 1930-aj jaroj.

Ida Tóth[1] naskiĝis la 16-an de majo 1918 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de junio 2000 (supozeble en Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ida Tóth komecis konatiĝi hejme kun zimbalono jam en aĝo 4. Ŝi debutis post 4 jaroj en koncerto en Balatonalmádi. Ŝi studis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1928-1936, en la lasta jaro ŝi diplomiĝis. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Janka Fodor, Jenő Ádám kaj Zoltán Kodály. Dum la studentaj jaroj ŝi daŭris la koncertojn ankaŭ eksterlande, en 1931 ŝi turneis kun orkestro en 13 landoj. En 1939 krom la koncertoj ŝi instruis en Szeged, poste ŝi havis nur porokazajn laborojn, ekzemple ŝi orgenludis en preĝejoj. En 1946 ŝi edziniĝis, naskis 2 filojn, sed en 1949 ŝi vidviniĝis. En 1948 ŝi aliĝis al ĵusfondita armea orkestro, krome ŝi instruis en muziklernejoj. Ĝuste dum la Hungara revolucio de 1956 la orkestro turneis en Ĉinio, poste en Moskvo. Ili aŭdis la okazintaĵojn pri Budapeŝto, tial ili ne koncertis en Moskvo, tial post la hejmenveno la orkestro estis malfondita. Tóth aliĝis al orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, krome ŝi instruis plu. Ekde 1966 ŝi instruis pli ol jardekon en pedagogia instituto de la Muzikarta Altlernejo. Ŝi ricevis nur kelkajn premiojn.

Ŝiaj lernloibroj[redakti | redakti fonton]

  • Cimbalomiskola I. (1958)
  • Cimbalomiskola II. (1967)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.