Sándor Horányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Horányi
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de septembro 1957(nun 1957-09-04)
en Hungario Szentendre (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q61022704 • Béla Bartók Conservatory, Budapest
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto • ĵaz-gitaristo
vdr

Sándor HORÁNYI [ŝAndor horAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horányi Sándor estas hungara ĵazgitaristo, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Sándor Horányi[1][2] naskiĝis la 4-an de septembro 1957 en Szentendre.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Horányi maturiĝis en 1975 en sia naskiĝurbo, poste li studis en teknika altlernejo (1980), pli poste li studis ĵazon en muzikarta mezlernejo (1983), fine li akiris diplomojn BA kaj MA en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Pli frue en 1982 li ricevis muzikistan statuson, li aliĝis al ĵazorkestro de Tamás Berki kaj inter 1982-1996 li instruis en muziklernejo en Budapeŝto. Inter 1994-2008 li estis membro de kvarteto de Aladár Pege kaj ili koncertis ankaŭ eksterlande kaj partoprenis festivalojn. En 1996 li ekinstruis en arta lernejo de Pomáz, ekde 1990 en muzikarta mezlernejo en Budapeŝto, samtempe en la Muzikarta Altlernejo. Li aliĝis ankaŭ al ĵazorkestro de Imre Kőszegi, krome li havas longan amikecon kun István ef Zámbó, ili registris sondiskon en 2014. Horányi ricevis premion en 2013.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.