László Szendrey-Karper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szendrey-Karper
László Szendrey-Karper
László Szendrey-Karper
Persona informo
vdr

László Szendrey-Karper [lAslO sendrei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendrey-Karper László estis hungara klasika gitaristo, komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Karola Ágai ekde 1963.

László Szendrey-Karper[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 1991 en Budapeŝto.

Memortabulo pri László Szendrey-Karper (2002)
Memortabulo pri László Szendrey-Karper (2008)

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szendrey-Karper komencis gitaradi en aĝo 5. Post 2 jaroj li ricevis private gitarlecionojn de Barna Kováts. Li aĝis 16, kiam li unue recitalis en Hungara Radio. Tiam en altlerneja nivelo ne ekzistis gitara branĉo, tial li studis en muzikarta mezlernejo ekde 1939 en sia naskiĝurbo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Sugár, Aladár Rácz kaj Ede Zathureczky. En 1953 li ekinstruis en muziklernejo. En 1957 li ricevis solistan statuson en la tutlanda filharmonia orkestro. En 1962 li fondis la gitarinstruon en la menciita muzikarta mezlernejo, post 4 jaroj li ripetis tion en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En 1968 li fondis gitarorkestron, kiun li gvidis ĝismorte, krome en Esztergom fondis gitarfestivalon en 1973. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1955-1985, brazilan en 1988.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • koncerthalo de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (ĉiujare inter 1958-1991)

Liaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Szonett (mallonga filmo, 1965, komponisto)
  • Hat húron pendülünk (televizia serio kun 18 partoj, gitarlecionoj por komencantoj, 1977)

Liaj muziklibroj[redakti | redakti fonton]

  • Gyermekeknek. 60 tétel Bartók Béla sorozatából (1965)
  • A gitártanítás módszertana (1976)
  • 50 magyar népdal gitárra (1976)
  • Gitárgyakorlatok és -darabok kötet (1974 - 1985)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Balatonfüred (2002)
  • memortabulo en Budapeŝto (2008)

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]