Henry Fielding Dickens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Fielding Dickens
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1849 (1849-01-16)
en Londono
Morto 21-an de decembro 1933 (1933-12-21) (84-jaraĝa)
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Putney Vale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Halo Triunuo
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoMary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensFrancis DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Edz(in)o Marie Therese L. Roche
Infanoj Gerald Charles Dickens • Philip Charles Dicken • Henry Charles Dickens • Enid Henrietta Dickens • Elaine Dickens • Olive Nina Dickens • Maj. Cedric Charles Dickens
Okupo
Okupo juĝisto • pledadvokato
vdr

Sir Henry Fielding DICKENS (16a de januaro 1849[1] – 21a de decembro 1933) estis la oka gefilo kaj sesa filo de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine.[2][3]

Kiam liaj gepatroj separiĝis en 1858, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.

Li estis la plej sukcesa el ĉiuj el la filoj de Dickens, nome estis advokato, membro de la Konsilantaro de la Reĝino kaj alta jurfunkciulo de la Tribunalo de Londono, posteno kiun li havis dum ĉirkaŭ 15 jaroj. Li estis ankaŭ la lasta survivanta filo de Dickens.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naskatestilo de Henry Fielding Dickens. General Register Office (GRO) ref: 1849 MAR – Marylebone I 260
  2. The Children of Charles Dickens Alirita la 19an de septembro 2019.
  3. Retejo de Dickens Family Tree Alirita la 19an de septembro 2019.