Tekovské Lužany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekovské Lužany
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 935 41
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 843  (2021) [+]
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 6′ N, 18° 32′ O (mapo)48.09861111111118.540277777778Koordinatoj: 48° 6′ N, 18° 32′ O (mapo) [+]
Alto 152 m [+]
Areo 43,94 km² (4 394 ha) [+]
Tekovské Lužany (Slovakio)
Tekovské Lužany (Slovakio)
DEC
Tekovské Lužany
Tekovské Lužany
Situo de Tekovské Lužany

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tekovské Lužany [+]
vdr

Tekovské Lužany, hungare Nagysalló estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en distrikto Levice. La historia slovaka nomo estis Tekovské Šarluhy.

Tekovské Lužany situas en la plej griza regiono
Katolika preĝejo de Tekovské Lužany
Batalmonumento de Tekovské Lužany
Panoramo al preĝejo de Tekovské Lužany

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas je 25 km sudokcidente de Levice, parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy, laŭ fervojo Levice-Štúrovo. En 1965, al la vilaĝo aliĝis vilaĝoj Hulvínky kaj Tekovské Lužianky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni mencias ĝin unuafoje en 1156 kiel Surlou, kiu signifas hungare serpo. En 1508 la komunumo iĝis kampurbo. La turkoj en 1561 bruldetruis la vilaĝon. Ekde 1662 la urbeto rajtis aranĝi foiron. Tie okazis grava batalo de la hungara liberecbatalo de 1848-1849. János Damjanich tie venkis la 19-an de aprilo 1849 super la aŭstroj, gvidata de marŝalo Wohlgemuth kaj defendanta la linion de rivero Nitra. En 1910 loĝis tie 2588 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2926 da homoj (1771 slovakoj, 1035 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

Tie naskiĝis la 20-an de marto 1895 Endre Dudich (zoologo), fama esploristo de bestaro de Baradla-kaverno.