Mário Chaves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mário Chaves
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01) (104-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mário de Magalhães CHAVES, kuracisto, naskiĝis en 1920. Li diplomitiĝis pri odontologio kaj medicino en Rio-de-Ĵanejro kaj frue fariĝis profesoro pri ambaŭ fakoj. Kiel stipendiulo de Fondaĵo Kellogg li magistriĝis pri publika sano en la Universitato de Miĉigano.

Li lanĉis pioniran kurson pri sanitara odontologio en la Universitato de San-Paŭlo, kies lernolibro fariĝis modelo por la odontologiaj fakultatoj de Sudameriko. Li plurjare agadis pri odontologio en OPS (Tutamerika San-Organizo, Vaŝingtono), kiel ties respondeculo pri sanitara odontologio en Latinameriko. Agadis plurjare pri odontologio kaj medicino en MSO (Monda San-Organizo, Ĝenevo), kie interalie li studis la dentan situacion en Afriko kaj ellaboris planon por prizorgo de denta sano en la tuta mondo. Li estis kundirektoro de ALAFO (Latinamerika Asocio de Odontologiaj Fakultatoj) kaj de FEPAFEM (Tutamerika Federacio de Asocioj de Medicin-Facultatoj). Li kundirektis Fondaĵo Kellogg, respondece pri teknika helpo al Latinameriko en ĉiuj kampoj.

Post sia emeritiĝo, Mário ankoraŭ intense laboris por la plibonigo de san-sistemoj de la tuta mondo. Tiucele li partoprenis en la Monda Konferenco okazinta en Edinburgo (1988) por restrukturi la medicinajn fakultatojn por pli bone respondi al la nunaj bezonoj kaj konceptoj, por adekvate sekvi la rekomendojn faritajn en Alma-Ata (1978) kaj por atingi iliajn celojn.

En lia longa kaj riĉa profesia kariero rezultis multaj gravaj libroj kaj artikoloj.

En Esperanto aperis lia verko