Jake Lloyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jake Lloyd
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1989 (1989-03-05) (35-jaraĝa)
en Fort Collins
Lingvoj angla vd
Loĝloko Indianapolo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Columbia College Chicago • Carmel High School vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1996– vd
Verkado
Verkoj Star Wars Episode I: The Phantom Menace vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jake LLOYD (naskiĝis la  5-an de marto 1989(nun 1989-03-05), do nun 35-jara) estas usonano, kiu inter la jaroj 1996 kaj 2005, do inter la aĝo de 7 kaj 16 jaroj, agis kiel infana aktoro. Aparte li konatiĝis en la rolo de la 9-jara knabo Anakin Skywalker en la kineja filmo Star Wars Episode I: The Phantom Menace de la serio Star Wars. La rolulo estas sklava knabo kaj lerta piloto de la planedo Naboo, kiu sonĝas fariĝi Ĵedajo, nobla batalanto de la fikcia universo. Centoj da aktoroj estis provitaj en Britio, Irlando, Kanado kaj Usono antaŭ ol la produktantoj decidiĝis pri Lloyd, kiun la scenaristo kaj reĝisoro George Lucas konsideris plenumi siajn postulojn de "bona aktoro, entuziasma kaj tre energia". La produktisto Rick McCallum apreze diris, ke Lloyd estas "inteligenta, maliceta, kaj amas ion ajn mekanikan - samkiel Anakin."