József Balogh (klarnetisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Balogh
József Balogh (klarnetisto)
József Balogh (klarnetisto)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1956 (1956-11-24) (67-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo klarnetisto • komponisto • saksofonisto
vdr

József Balogh [jOĵef balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh József estas hungara klarnetisto, tarogatisto, altlerneja instruisto. Li estas hejme en muzikaj branĉoj klasika muziko, ĵazo, hungara popolmuziko, klezmero, mondmuziko.

József Balogh[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1956 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Balogh komencis okupiĝi pri muziko ekde la aĝo 9, poste li studis en konservatorio en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1979. Lia ĉefinstruisto estis Béla Kovács (klarnetisto). Jam ekde 1976 li estis klarnetisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, ekde 1985 de simfonia orkestro de Hungara Radio. Li instruis en la Muzikarta Altlernejo inter 1988 - 1992. En 1989 li ricevis stipendion kaj li ricevis lecionojn en Ĉikago de en:Larry Combs. Li plurfoje fondis blovorkestrojn. En la jaroj 1997 kaj 1998 li instruis en pluraj universitatoj de Usono. Li ricevis premiojn inter 1974 - 2009.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]