Thomas Kemmerich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Kemmerich
Persona informo
Thomas Kemmerich
Naskonomo Thomas Karl Leonard Kemmerich
Naskiĝo 20-an de februaro 1965 (1965-02-20) (59-jaraĝa)
en Aachen
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Erfurto vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Pio-gimnazio en Aachen • Bonna universitato vd
Partio Libera Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistojuristo • entreprena konsultiĝisto vd
Aktiva en Erfurto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministroprezidanto de Turingio
Dum 5-a8-a de februaro 2020
Antaŭulo Bodo Ramelow
Sekvanto Bodo Ramelow
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Karl Leonard KEMMERICH (naskiĝis la 20-an de februaro 1965 en Aachen) estas germana politikisto ĉe Libera Demokratia Partio. Li aktivas en Turingio kie li gvidas la landan frakcion ekde 2015 membrante ekde 2017 al Bundestag. Inter 2009 kaj 2014 li aniĝis al Turingia Landa Parlamento. La 5-an de februaro 2020 li estis elektita prezidanto de Turingio fare de la Turingia Landa Parlamento kiel posteulo de Bodo Ramelow.[1] Jam la 8-an de februaro li rezignis pri la ministroprezidanteco pro la riproĉo esti elektita kun helpo de parlamentanoj de la partio Alternativo por Germanio.[2] De tiam li estis ministroprezidanto afergvidanta. La 4-an de marto 2020 lin sukcedis la antaŭulo Ramelow.[3]

Vivo kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Thomas L. Kemmerich frekventis la episkopujan Pio-gimnazion en Akeno kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1984. Poste li studis jursciencon en Bonn kie li finis la unuan ŝtatan ekzamenon. Paralele li faris komercistan trejniĝon pri detala kaj maldetala komercadoj (ĝis 1987) frekventante kursojn pri porentreprena ekonomiko ĉe RWTH Aachen.

Post la Turniĝo li venis en 1989 al Erfurto kie li ekmemstaris kiel entreprena konsilisto. Li helpis agrikulturajn firmaojn kaj diversajn metiistojn. Ekde 1991 li ŝanĝis la servokombinumon Friseur & Kosmetik kaj la produktadkooperativon (PGH) de la frizistoj de Vajmaro, Rudolstadt, Auerbach kaj Sömmerda je kompanio kun limigita respondeco Friseur Masson GmbH. En 2000 la menciita entrepreno iĝis akcia kompanio Friseur Masson AG kies estrarĉefo iĝis Kemmerich mem. En 2011 la entrepreno alinomiĝis masson®Friseure.

Thomas L. Kemmerich estas kunedzina kaj havas ses infanojn vivante kaj deĵorante en Erfurto kaj Vajmaro.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de 2006 Kemmerich estris la societon pormezgrandentreprenan Liberaler Mittelstand kies tutgermana gvidanto li iĝis en novembro 2011. Ekde 2007 li krome estis distriktestro de la liberaluloj por la landa ĉefurbo Erfurto. Ĉe la regionaj balotoj en Turingio en 2009 li sukcese reenirigis sian partion en la urban konsilantaron kie li ankaŭ la frakciestradon ekigis. Post la landaj balotadoj de 2009 li iĝis deputito de la landa parlamento kie li engaĝiĝis porparolante en la domenoj pri ekonomiaĵoj, laboro kaj teknologio.

Ĉe la elekto urbestra la 22-an de aprilo 2012 Kemmerich gajnis nur 2,6 % de la voĉoj alfrontante la plej malbonan rezulton de ĉiuj konkurintaj kandidatoj.[4]

Post la landaj balotadoj en 2014 la liberaluloj denove forpelitis el la landa parlamento kaj tiel ankaŭ Kemmerich ne plu estis parlamentano landa ekde tiam. Li daŭre apartenas al la urba konsilantaro tamen ene de komuna listo formita fare de la liberaluloj (FDP), de anoj de FWG kaj de Piratpartio de Germanio.

Post la demisio de Franka Hitzing kiel FDP-landfrakciestrino Kemmerich fariĝis en la 29.11.2015 okaze de eksterorda partitago en Stadtroda ŝia posteulo.[5]

Dum la elektoj por Bundestag/2017 Kemmerich estis ĉefkandidato de sur la landa FDP-listo. Poste li ekdeputitis en Berlino; parlamente li membras en komisiono pri ekonomio kaj energio; vicmembras li nur en komisiono pri nutrado kaj agrikulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]