Muzeo Picasso (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musée national Picasso-Paris
Musée Picasso
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo Quartier des Archives
Urbo Parizo
Adreso 5 rue de Thorigny
3-a arondismento de Parizo
Arkitekto(j) Jean-François Bodin vd
Estiĝo 1985
Malfermo 1985
Direktoro Laurent Le Bon
Koordinatoj 48° 51′ 35″ N, 2° 21′ 45″ O (mapo)48.8597312.362439Koordinatoj: 48° 51′ 35″ N, 2° 21′ 45″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Muzeo Picasso (Parizo) (Parizo)
Muzeo Picasso (Parizo) (Parizo)
DEC
Map
Musée national Picasso-Paris
Kolektoj Pablo Picasso
Jaraj vizitantoj: 629 312 (2019)
Retpaĝo www.museepicassoparis.fr
vdr

Muzeo Picasso, plennome Muzeo nacia Picasso-Parizo (france Musée national Picasso-Paris) situas en la tiel nomata Hôtel Salé situanta sur strato Thorigny en Parizo, Francio.

Ĝi enhavas verkojn de Picasso el ĉiuj epokoj kaj ĉiuj teĥnikoj, kvankam ĝia kolekto de skulptaĵoj estas aparte riĉa. La verkoj estis elektitaj en 1979 el tiuj posedataj de la familio Picasso kiel maniero pagi la heredaĵan imposton al la franca ŝtato kaj laŭ leĝo de 1968, kiu permesis pagi ĉi tiun imposton per artaĵoj anstataŭ mono (en la formo de donaĵo, latine datio in solutum). Post la morto de lia vidvino Jacqueline Picasso en 1990, okazis nova donaĵo.[1] Kun la tempopaso, la kolekto pligrandiĝis ankaŭ per akiroj kaj donacoj.

Pro longaj renovigaj laboroj jam en 2008-2009, ĉi tiu muzeo cedis grandajn grupojn da verkoj por portempa ekspozicio al eksterlandaj centroj, ekzemple la Muzeo Reĝino Sofia de Madrido. Tiamaniere oni kolektis financojn por la muzeo, oni diskonigis ĝian famon kaj oni evitis, ke tiaj gravaj verkoj restu konservataj neekspoziciataj dum jaroj.

En junio 2009, kaj koincidante kun parta malfermo de la muzeo, okazis ŝtelo de skizlibro de Picasso, taksita je 9 milionoj da eŭroj.

La muzeo jam renovigita estis denove malfermita en oktobro 2014, kun la ĉeesto de prezidanto François Hollande. Tiel finiĝis serio da polemikoj pri kosto kaj prokrastoj en la laboroj same kiel ŝanĝo en la estraro de la muzeo pridemandita de familianoj de Picasso. En 2016 Laurent Le Bon estis nomita prezidanto de la muzeo.[2]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La kolekto de la muzeo konsistas el 300 pentraĵoj, 100 skulptaĵoj kaj ceramikaĵoj kaj pli ol 3 000 desegnaĵoj kaj gravuraĵoj kovrantaj ĉiujn periodojn de Picasso: la blua, rozkolora kaj kubisma periodoj, la Rusaj Baletoj, lia novklasika epoko, lia pikasa stilo kaj la persona kolekto de la pentristo, kiu inkluzivis verkojn de Paul CézanneHenri Rousseau. La muzeo posedas 50 meblojn dezajnitajn de Diego Giacometti por Hôtel Salé kaj ĝardenon de skulptaĵoj kun verkoj de la 1930-aj ĝis la 1950-aj jaroj.

La artaĵoj de Picasso estas akompanataj de multaj informoj pri la periodo kaj la rilato de la periodo al la verkoj - ekzemple, kune kun bildoj de Picasso de la 1950-aj jaroj, bildstrioj de la periodo estas montritaj montrante la sintenon de la homoj de la periodo (kutime negativa) al la verkoj. La verkoj estas prezentitaj laŭ kronologia sinsekvo, kune kun bildoj de Picasso mem kaj la procezo de kreado de la verkoj. La muzeo ankaŭ provas montri la rilaton inter la persona vivo kaj verkoj de Picasso. Ekzemple, la muzeo montras kiel la naskiĝo de la nepo de Picasso influis liajn verkojn, kiuj fariĝis malpli abstraktaj post la naskiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Musée Picasso-Paris. The Collection. Alirita 20 marto 2019.
  2. franceinfo.com. Laurent Le Bon nommé président du musée Picasso. Alirita 20 marto 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo Picasso de París en la hispana Vikipedio.