Julius Schnorr von Carolsfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Schnorr von Carolsfeld
Persona informo
Naskonomo Julius Veit Hans Schnorr von Carolsfeld
Naskiĝo 26-an de marto 1794 (1794-03-26)
en Leipzig
Morto 24-an de majo 1872 (1872-05-24) (78-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Alter Annenfriedhof, Dresden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Akademio de Belartoj de VienoThomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Patro Veit Hanns Schnorr von Carolsfeld
Patrino Christina Juliana Hempel
Frat(in)o Ludwig Ferdinand Schnorr von Carolsfeld
Infano Ludwig Schnorr von Carolsfeld
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • universitata instruisto • desegnisto • grafikartisto • vidartisto
vdr

Julius Schnorr von Carolsfeld (la 26-an de marto 1794 – la 24-an de majo 1872) estis germana pentristo, asocia kun la Nazareana movado.

Komence de sia epoko en Romo, Schnorr estis partikulare influita de sia detala studo de la Itala pentrarto de la 15a jarcento, speciale la verkaro de Fra Angelico. Poste li forlasis tiun rafinitan simplecon, kaj ekrigardis al pli prilaboritaj modeloj de la Alta Renesanco.[1]

Post sia apartigo de la Nazareana movado li faris klopodojn por rekuperi pentradon de freskoj kaj de monumenta arto, kaj Schnorr trovis oportuojn montri siajn eblojn komisiita por dekoradi la enirsalonon de Villa Massimo ĉe Laterano per freskoj ilustrantaj la verkojn de Ludoviko Ariosto.[2]

Fuĝo al Egipto.

La dua periodo de la arta kariero de Schnorr ekis en 1825, kiam li lasis Romon, setliĝis en Munkeno, eniris en la servon de Ludoviko la 1-a de Bavario, kaj transmetis en Germanion la arton de murpentrado kiun li estis lerninta en Italio. Li montriĝis kiel ia poet-pentristo en la Bavaria kortego; li organizis atelieron de trajnitaj artistoj, kaj kovris kvin salonojn en la nova palaco – nome la "Residenz" – per freskoj kiuj ilustris scenojn de La Kanto de la Nibelungoj. Li pentris ankaŭ serion da scenoj el la vivoj de Karolo la Granda, Frederiko la 1-a kaj Rudolfo de Habsburgo.[3] Schnorr dekomencis deziris kreadi kompleksan simbolan programon en kiu tiuj germanaj historiaj temoj estus kombinitaj kun scenoj el la Malnova Testamento. Tio tamen estis malakceptita de Ludpviko, pro kio Schnorr plendis, ke oni lasis al li la taskon pentri simplan "gazetaran informon de la Mezepoko" ("Zeitungsartikel des Mittelalters").[4] Kritikoj konsideris tiujn komponojn kiel kreivaj, lertaj laŭ kompono, majstrecaj en desegno, sed ankaŭ troigitaj en signifo kaj ekstravaganca en stilo.[5][6]

La vizio de Dio adresanta al Abraham por kalkuli la stelojn (lignogravuraĵo de Julius Schnorr von Carolsfeld el la verko de 1860 nome Biblio en bildoj).

En 1846 Schnorr translokiĝis al Dresdeno por iĝi profesoro en la tiea akademio. La venontan jaron li estis nomumita direktoro de la Gemäldegalerie.[7]

Verkoj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schiff, Gert, "An Epoch of longing" en German Masters of the Nineteenth Century, p. 18
  2. Encyclopædia Britannica, 1911
  3. Encyclopædia Britannica, 1911
  4. Gossman, Lionel (2003). "Unwilling Moderns: The Nazarene Painters of the Nineteenth Century". Arkivigite je 2019-11-14 per la retarkivo Wayback Machine Nineteenth-Century Art Worldwide. Alirita la 29an de septembro 2019.
  5. Encyclopædia Britannica, 1911
  6. The Burlington Magazine, vol. 101, No. 676/677 (July/August 1959) "The Romantic Exhibition" de Kenneth Garlick
  7. Artista biografio en German Masters of the Nineteenth Century, p. 273