Tamás Somló
Tamás Somló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Somló Iván Tamás |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de julio 2016 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto juristo |
TTT | |
Retejo | http://www.somlotamas.hu |
Tamás Somló [tamAŝ ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Somló Iván Tamás estis hungara ŝlagromuzikisto (kantisto, gitaristo, komponisto, saksofonisto, klarnetisto), cirkisto.
Tamás Somló[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de julio 2016 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Somló devenis el juda familio. Li studis violonadon en muziklernejo, poste en gimnazio, kie li ankaŭ konatiĝis kun pluraj instrumentoj. Li finis la lernadon en lernejo por cirkistoj, poste li estis muzikklaŭno kaj akrobatisto. Pere de la cirko li travojaĝis la mondon, poste pro sanproblemoj li forlasis la cirkon. Li iĝis plejparte konata pro membreco de hungaraj rokmuzikaj grupoj Omega (rokgrupo) (1964–1967) kaj Locomotiv GT (1973–2016). Li longe estis muzikisto en Danio, ekde 1992 solisto en Hungario. En 2004 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis premiojn en 2004 kaj 2014. Li mortis pro kancero kaj postlasis 3 filojn kaj filinon.
Liaj elektitaj filmaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A Kenguru (1976)
- Könnyű testi sértés (1983)
- Ámbár tanár úr (1998)
Liaj elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ugye mi jó barátok vagyunk (1978, televizia filmo)
- Patika (1995, televizia serio, 7 epizodoj)
- Zsiguli (2004)
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj [1]
[redakti | redakti fonton]- Ha a csend beszélni tudna
- Nagy bohóc
- Altass el
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Budapeŝto
- Mortintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1947
- Mortintoj en 2016
- Viroj
- Naskiĝintoj la 17-an de novembro
- Mortintoj la 19-an de julio
- Hungaraj ŝlagrokantistoj
- Hungaraj ŝlagrogitaristoj
- Hungaraj ŝlagrokomponistoj
- Hungaraj saksofonistoj
- Hungaraj klarnetistoj
- Hungaraj cirkistoj
- Hungaraj klaŭnoj
- Hungaraj judoj
- Budapeŝtanoj