Lev Medvedev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lev Medvedev
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lev MEDVEDEV estas rusa esperantisto.

Li faris studojn de bio-geokenio kaj geografio de ne Biologia Fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato. En 1984 li doktoriĝis per defendo de doktoriga disertacio. Li havas nombrajn sciencajn publikaĵojn, inter kiuj almenaŭ 6 en Esperanto. Li fakas pri ekologio, naturprotektado kaj Esperanto movado. Li esperantistiĝis en 1966 kaj estis estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, prezidanto de Moskva Scienca Esperanto-Klubo kaj de la moskva stabo de Internacia Ekologia ago de volontula laboro "Verda ondo".

Li oficis kiel scienca kunlaboristo en Ŝtata Instituto pri Terprovizo.[1]

Kun Jakov Koncebovskij, Leo Vulfoviĉ, Nikolaj Gudskov, Miĥail Povorin, Stanislav Koncebovskij kaj Irina Gonĉarova, li estis ano de Kopso (kooperativo).

Li prelegis pri "Ekologia kaj geokemia signifo de plantara sorbo kaj elimino de substancoj" kadre de la Internacia Kongresa Universitato dum la 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en Brajtono, Britio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la tuta artikolo "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 58.
  2. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 58.