Tomorrow Never Knows

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Tomorrow Never Knows" estas kanto de la angla rokbando the Beatles. Ĝi estis publikigita en aŭgusto 1966 kiel la fina kanto de ilia albumo Revolver, kvankam ĝi estis la unua kanto registrita por la LP.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Listigita kiel kanto de LennonMcCartney, ĝi estis verkita ĉefe de John Lennon.[1] La kanto markis radikalan elirejon por the Beatles, ĉar la bando tute aliris la potencialon de la registra studio sen ajna konsidero por ke estu reprodukteblaj la rezultoj en koncerto.

Por verki la kanton, Lennon prenis inspiron el siaj spertoj pri haluciniga drogo LSD kaj el la libro The Psychedelic Experience: A Manual Based on the Tibetan Book of the Dead de Timothy Leary, Richard Alpert kaj Ralph Metzner. Por la registro, the Beatles uzis muzikajn elementojn kiuj estis nekonvenciaj en pop-muziko, kiel konkreta muziko, avangarda komponarto, kaj elektroakustika sonmanipulado.[2] La kanto montras modalan apogon de tanpuro, sitaro kaj basgitaro inspirite de Hindia klasika muziko, kun minimuma harmonia devojiĝo el unusola kordo, apogita per konstanta sed ne-normiga druma modelo; aldone al tio, bukloj de registraĵoj preparitaj de la bando estis sonorigitaj "koncerte" en la ritman helporegistraĵon. Parto de la voĉo de Lennon estis nutrita pere de Leslie laŭtparolilo, kiu estis normale uzita kiel laŭtparolilo por Hammond-orgeno. La inversigitaj gitar-partoj kaj efikoj markis la unuajn uzojn de inversigitaj sonoj en pop-muzika registrado, kvankam la B-flanko de la disko de Beatles de 1966 nome "Rain", kiun ili registris tuj poste uzante la saman teknikon, estis publikigita tri monatojn antaŭ Revolver.

Publikigita, "Tomorrow Never Knows" estis fonto de konfuzo kaj ridindemo por multsj sekvantoj kaj ĵurnalistoj. Ekde tiam ĝis estis agnoskita kiel "la plej efika alvoko de LSD sperto iam registrita", en priskribo de la aŭtoro Colin Larkin,[3] kaj kiel kanto kiu enkondukis en la populara muziko lirikajn temojn, mensomalfermigon, kontraŭ-materiismon kaj orientdevenan spiritemon. Ĝi estis citita ankaŭ kiel frua kaj tre influa registraĵo en la ĝenroj de psikedela muziko kaj de elektronika muziko, partikulare pro sia pionira uzado de specimenado, manipulado de registraĵo, kaj aliaj produktadaj teknikoj. Pitchfork Media metis la kanton en la numero 19a en sia listo de "La 200 plej grandaj kantoj de la 1960-aj jaroj", kaj la gazeto Rolling Stone rangis ĝin en la numero 18o en la listo de la gazeto de la 100 plej grandaj kantoj de Beatles.

Partoprenintoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ian MacDonald:[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gilliland, John (1969). The Rubberization of Soul: The great pop music renaissance (audio). Pop Chronicles. Show 39, tracks 4–5. digital.library.unt.edu. Alirita la 24an de oktobro 2019.
  2. Horn, David. Bloomsbury [https://books.google.es/books?id=WKc0DwAAQBAJ&source=gbs_navlinks_s&redir_esc=y Encyclopedia of Popular Music of the World, Volume 11: Genres: Europe, Volumes 8-14. Bloomsbury Publishing. p. 36. Alirita la 24an de oktobro 2019.
  3. Larkin, Colin (2006). Encyclopedia of Popular Music. 1. Muze. p. 489. ISBN 0-19-531373-9.
  4. MacDonald 2005, p. 185.
  5. 5,0 5,1 Rodriguez 2012, p. 109.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MacDonald, Ian (2005). Revolution in the Head: The Beatles' Records and the Sixties (2nd rev. ed.). London: Pimlico (Rand). ISBN 1-84413-828-3.
  • Rodriguez, Robert (2012). Revolver: How the Beatles Reimagined Rock 'n' Roll. Milwaukee, WI: Backbeat Books. ISBN 978-1-61713-009-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]