Talk Talk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talk Talk
vdr

Talk Talk estis angla bando formita en 1981, estrita de Mark Hollis (voĉo, gitaro, piano), Lee Harris (drumoj), kaj Paul Webb (baso). La grupo atingis fruan sukceson en pintolistoj per unuopaĵoj de sinteza popularmuziko nome "Talk Talk" (1982), "It's My Life" kaj "Such a Shame" (ambaŭ 1984) antaŭ moviĝi al pli eksperimenta muziko meze de la 1980-aj jaroj,[1] estante pioniroj de tio kio poste estos konata kiel "post-rock".[2] Talk Talk atingis disvastigita kritika sukceso en Eŭropo kaj Britio per la unuopaĵoj "Life's What You Make It" (1985), kaj "Living in Another World" (1986), kaj en 1988 ili publikigis sian kvaran albumon Spirit of Eden, kiu estis kritike laŭdita sed komerce malpli sukcesa.

Problemoj kun la firmo de la bando, nome EMI, rezultis en juraj procesoj kaj kontraŭprocesoj. Webb foriris, kaj la bando ŝanĝis al la firmo Polydor por sia fina studialbumo en 1991 nome Laughing Stock, sed disiĝis tuj poste. La kantisto Mark Hollis publikigis unu soloan albumon en 1998 antaŭ retiriĝi el la muzika industrio; li mortis en 2019. La bandofondinnto basisto kaj drumisto, Paul Webb kaj Lee Harris, ludis en kelkaj bandoj kune; longdaŭra kunlaboranto Tim Friese-Greene plue restis en la negoco kiel muzikisto kaj produktisto.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1982 The Party's Over
  • 1984 It's My Life
  • 1986 The Colour of Spring
  • 1988 Spirit of Eden
  • 1991 Laughing Stock

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 Natural History: The Very Best of Talk Talk
  • 1997 The Very Best of Talk Talk
  • 2000 The Collection
  • 2003 Introducing ... Talk Talk
  • 2011 Essential

Filmetoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phillips, Amy. "Talk Talk's Mark Hollis Resurfaces With New Music for the Kelsey Grammer TV Show "Boss"". Pitchfork. Alirita la 28an de oktobro 2019.
  2. Chuter, Jack (Novembro 2015). Storm Static Sleep (PDF).[rompita ligilo] Function.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]