Mihály Padisák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Padisák
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1930 (1930-06-13)
en Budapeŝto
Morto 21-an de junio 2014 (2014-06-21) (84-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo verkisto • radio-prezentisto
vdr

Mihály Padisák [mihAj padiŝAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Padisák Mihály estis hungara raportisto, verkisto, redaktoro. Lia filino estis Judit Padisák.

Mihály Padisák[1] naskiĝis la 13-an de junio 1930 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de junio 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Padisák akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post siaj studoj li laboris en la komercado pri eksteraj rilatoj, dum li kontribuis por infanoj. Iom poste inter 1952 kaj 2001 li havis postenon en la Hungara Radio. Komence li estis raportisto pri industriaj okazintaĵoj, sed poste pro la kontribuaĵoj li iĝis tiam unusola redaktoro pri la infana rubriko. Li kreis ĉiuspecajn programojn, post jaroj li estis aŭdebla kun propra voĉo. Li tre longe laboris ĝis la aĝo 71. Li ricevis premiojn inter 1977-2004. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1955.

Miska bácsi levelesládája[redakti | redakti fonton]

Tio estas lia plej fama programero (=Leterkesto de paĉjo Mihaĉjo), kie li respondis al la senditaj leteroj. Estis jaro, ke li ricevis 17 mil da leteroj. En tiu laboro helpis lin stabo el pedagogoj kaj psikologoj. Kelkaj el la junuloj havis kontaktojn kun li eĉ post jardekoj. Padisák gardis la plej interesajn leterojn kaj antaŭmorte li donacis ilin al muzeo, kiel dokumento pri la erao.

Liaj elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Farmernadrág és társai (1970)
  • A csúcs mindig fölöttünk van (1980)
  • Minden napra egy játék (kun Judit Padisák, 1986)
  • Ezer szállal (2002)
  • Félszáz év a mikrofon előtt (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]