Mathematische Annalen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mathematische Annalen
scienca gazeto • matematika revuo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1869
Eldonejo Springer
vdr

Mathematische Annalen (Matematikaj analoj, mallongigite kiel Math. Ann. aŭ, iam, Math. Annal.) estas germanlingva matematika akademia esplor-gazeto fondita en 1868 de Alfred Clebsch kaj Carl Neumann. Postaj administraj redaktoroj estis Felix Klein, David Hilbert, Otto Blumenthal, Erich Hecke, Heinrich Behnke, Hans Grauert, Heinz Bauer, Herbert Amann, Jean-Pierre Bourguignon, Wolfgang Lück kaj Nigel Hitchin.[1] Nuntempe, la administra redaktoro de "Mathematische Annalen" estas Thomas Schick.

Volumoj 1–80 (1869–1919) estis publikigitaj de Teubner. Ekde 1920 (vol. 81), la gazeto estis publikigita de Springer. Fine de la 1920-aj jaroj, sub redaktoreco de Hilbert, la gazeto enkotiĝis en polemiko pri la partopreno de L. E. J. Brouwer en sia redaktora teamo, nome efiko el la fundamenta polemiko Brouwer–Hilbert.[2] Inter 1945 kaj 1947 la gazeto mallongtempe ĉesis aperi.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (March 1973) “Rückblick auf die Geschichte der Mathematischen Annalen”, Math. Ann. (German) 200 (1), p. i–vii. doi:10.1007/BF01578287. 
  2. (Decembro 1990) “The war of the frogs and the mice, or the crisis of the Mathematische Annalen”, Math. Intelligencer 12 (4), p. 17–31. doi:10.1007/BF03024028. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]