Antoni Tronina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Tronina
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1945 (1945-06-13) (78-jaraĝa)
en Ostrowy nad Okszą
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii vd
Profesio
Okupo tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoni Tronina (naskiĝis la 13-an de junio 1945 en Ostrowy, distrikto Kłobuck) estas pola katolika pastro, teologo kaj bibliisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (KUL).

Religia vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro, same Antoni, edukiĝis kiel forstisto en Slonim-regiono (nun en Belorusio) kaj antaŭ eksplodo de la milito eklaboris en Arbaro de Białowieża. Post la soveta invado en Pollandon mirakle evitis deporton al Siberio kaj membriĝis, kiel aliaj forstistoj en Pola Enlanda Armeo Post fino de konspira kurso por substandardistoj partoprenis agadon de partizana grupo en Wołkowysk-regiono. Tiutempe sukcesis trairi al Varto-Lando en Ostrów, kie edziĝis al sia plurjara konatino Helena, kun kiu revenis. En Bjalistoka arestejo de Sekureca Ofico pasigis 2 semajnojn. Tuj poste kun naskita filino Bogumiła forlasis la danĝeran regionon. En Ostrów naskiĝis la Pastro-Profesoro, kiu ricevis nomojn de la patronoj de sia naskiĝtago kaj posta bapto - Antoni kaj Johano, kiuj iĝis modelaj en lia vivo. Septembre 1952 ekfrekventis bazlernejon en Żagań, jaron poste, preninte la unuan komunion iĝis messervanto. Fino de la lernejo en 1959 koincidis kun rehabilito de la patro, kiu pro manko de politika ĝusteco en Pola Popola Respubliko devis ŝanĝi laboron al malpli gravan. Tio permesis al li reveni al siaj familiaj lokoj en Distrikto Kłobuck. Tie en Panki juna Antoni ricevis konfirmacion de la manoj de episkopo el Częstochowa.

Tiutempe finis liceon kaj prepariĝis al abituro (1963). Poste elektis romanistikon ĉe Jagelona Universitato, ĉar en mezlernejo ekŝatis la francan lingvon, sed post la akcepto ekstudis en Supera Animzorga Seminario en Krakovo. Tie komenciĝis lia granda aventuro kun orientalistiko. Dum la studoj kompilis 20-lingvan vortaron surbaze de la rusaj dulingvaj vortaroj. Interalie lernis la ĉinan, japanan kaj hungaran. Frekventis lekciojn pri bibliologio. Ordiniĝis la 25-an de majo 1969, tagon poste celebris sian unuan meson. Tiam la gepatroj diris al li, ke ili tre atendis tiun ĉi momenton. Intertempe la patro estis plurfoje ĉikanita de komunistaj regopovoj pro la filo, kaj ne povis avanci. La patrino unuafoje rakontis sian sonĝon de antaŭ lia naskiĝo, kiam alvenis al ŝi monaĥo en franciskana vesto dirante, ke la filo, kiu baldaŭ naskiĝos, estos destinita al la Dia servo. Post 4 jaroj de laboro kiel vikario estis direktita al biblia teologio ĉe Katolika Universitato en Lublin, kie lernis la germanan kaj anglan, ankaŭ studis sanskriton ĉe Leon Cyboran. Dum la dua studjaro lernis la nederlandan kaj hispanan, bezonatajn por doktoriĝo, kaj dum la tria - la italan. Krome ĉe KUL en la Biblia Lernejo oni lekciis en la unua studjaro la grekan kaj hebrean, en la dua - aramean, en la tria - sirian.

Scienca vojo[redakti | redakti fonton]

Studojn pri teologio trapasis en Krakovo ĉe Ĉenstoĥova Animzorga Seminario, ordiniĝis en 1969. Post kvar jaroj de animzorga laboro komencis studi biblistikon en KUL (1973-1976) finitan per titolo de licencio, kaj poste doktoro pri biblia teologio. Daŭrigis la studojn ĉe Papa Biblia Instituto en Romo (1978-1980) finitajn per la grado de licencio pri bibliaj sciencoj, kaj scienca vojaĝo al Grekio, Turkio, Egiptio kaj Israelo. De 1976 estis laboranto de Biblia Lernejo de KUL kaj asistanto de pastro profesoro Stanisław Łach, kaj post reveno de Romo – adjunkto ĉe Katedalo pri Ekzegezo de Malnova Testamento. Li habilitiĝis surbaze de laboraĵo Dio alvenas de Sinajo. Malnovisraelaj teofaniaj formuloj kaj komencoj de la religio de Israelo (Lublin 1989). En 1996 kune kun la posteno de profesoro ĉe KUL okupis Katedron pri Ekzegezo de Historiaj kaj Didaktikaj Libroj de Malnova Testamento en la Teologia Fakultato de KUL. Ordinara profesoro de 2001.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de ĉ. 250 laboraĵoj el diversaj fakoj de biblistiko, en tio dekkelkaj libroj.

Sciencaj publikaĵoj

  • Bóg przybywa ze Synaju. Staroizraelskie formuły teofanijne a początki religii Izraela (Dio alvenas de Sinajo. Malnovisraelaj teofaniaj formuloj kaj komencoj de la religio de Israelo), Lublin 1989
  • Przez krzyż do nieba. Różańcowe misteria Chrystusa i Kościoła (Tra la kruco al ĉielo. Rozarioj misteroj de Kristo kaj Eklezio), Niepokalanów 1992)
  • Teologia Psalmów. Wprowadzenie do lektury Psałterza (Teologio de psalmoj. Enkonduko al legado de Psalmaro), Lublin 1995
  • Zawitaj Pani Świata. Obrazy i symbole biblijne w Godzinkach o Niepokalanym Poczęciu NMP (Bonvenu Mond-Sinjorino. Bildoj kaj bibliaj simboloj en Riĉegaj horoj pri Senmakula koncipiĝo de Plejsankta Virgulino), Niepokalanów 1995,
  • Apokalipsa, orędzie nadziei (Apokalipso, la mesaĝo pri espero), Częstochowa 1996
  • Psałterz Biblii greckiej (Psalmaro de Greka Biblio, Lublin 1996)
  • Panie, abym przejrzał. Ślepota i niewidomi w Biblii (Sinjoro, por ke mi ekvidu. Blindeco kaj blinduloj en Biblio, Lublin 1997)
  • Do Hebrajczyków (Al hebreoj, Częstochowa 1998)
  • Biblia w Qumran (Biblio en Qumran, Krakovo 2001)
  • Wprowadzenie do języka syryjskiego (Enkonduko al la siria lingvo, Kielce 2003)
  • Tajemnica Słowa. Wprowadzenie w lekturę Pisma Świętego (Mistero de la Vorto. Enkonduko al legado de la Sankta skribo, Częstochowa 2003)
  • Przez Krzyż do światła. Różańcowe misteria Chrystusa i Kościoła (Tra la Kruco al lumo. Rozariaj misteroj de Kristo kaj la Eklezio, Niepokalanów 2004)
  • Podstawy gramatyki języka ugaryckiego (Fundamentoj de gramatiko de la ugarita lingvo, Kielce 2006)
  • Księga Kapłańska. Podręczny komentarz biblijny. Stary Testament (Levidoj. Helpa biblia komentario, Tarnów 2009)
  • Biblijne nazwy osobowe i topograficzne. Słownik etymologiczny (Bibliaj personaj nomoj kaj tipografiaj, Częstochowa 2009)
  • Apokryfy syryjskie (Siriaj apokrifoj, Kraków 2011)
  • Wokół Biblii w Qumran. Od Targumu (11Q10) do midraszu (1Q20) (Ĉirkaŭ la Biblio. De Targum (11Q10) al midraŝo (1Q20), Kraków - Mogilany 2012)
  • Poznaj swoją godność. Imiona chrzcielne w Polsce (Ekkonu sian nomon. Baptaj nomoj en Pollando, Częstochowa 2016)
  • Drzewo życia w rajskim ogrodzie. Biblijne korzenie mistyki Krzyża (Vivarbo en la paradiza ĝardeno. Bibliaj radikoj de la Kruc-mistiko, Częstochowa 2017)

Tradukoj

  • Księga Tobiasza - Księga Judyty - Księga Estery. Tłumaczenie - wstęp - komentarz (Libro de Tobit - Libro de Judit - Libro de Ester. Traduko - enkonduko - komentario, Lublin 2001);
  • Księga Kapłańska. Wstęp - przekład z oryginału - komentarz (Levidoj. Enkonduko - traduko -el originalo - komentario, Częstochowa 2006)
  • Księga Hioba. Wstęp - przekład z oryginału - komentarz (Libro de Ijob. Enkonduko - traduko el originalo - komentario, Częstochowa 2013);
  • Pierwsza Księga Kronik. Wstęp - przekład z oryginału - komentarz (1-a libro de la Kroniko. Enkonduko - traduko el originalo - komentario, Częstochowa 2015);
  • Druga Księga Kronik. Wstęp - przekład z oryginału - komentarz (2-a libro de la Kroniko. Enkonduko - traduko el originalo - komentario, Częstochowa 2016);
  • Biblia Aramejska (Aramea Biblio), Targum Neofitoj 1 al Levidoj, 3-a volumo, Gaudium, Lublin 2019, p. 288, ISBN 978-83-7548-309-3

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gloriam praecedit humilitas. Księga Pamiątkowa dla Księdza Profesora Antoniego Troniny w 70. rocznicę urodzin, red. pastro Mariusz Szmajdziński, Częstochowa 2015, p. 932

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Gaudium
  • [2] Biblia Aramejska