William F. Lamb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William F. Lamb
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1883 (1883-11-21)
en Broklino
Morto 8-an de septembro 1952 (1952-09-08) (68-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Williams College • Columbia Graduate School of Architecture, Planning and Preservation
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Imperia-Ŝtata Konstruaĵo
vdr

William Frederick LAMB (21a de novembro 1883 – 8a de septembro 1952), estis usona arkitekto, konata ĉefe kiel unu el la ĉefaj desegnistoj de la fama nuboskrapulo Empire State Building.

Aliaj famaj konstruaĵoj en kiuj li partoprenis estis la Standard Oil Building, 521 Fifth Avenue, la Forbes Magazine Building, kaj la General Motors Building en Novjorko; la Acacia Mutual Life Insurance Building en Vaŝingtono; kaj akademiaj konstruaĵoj por la Connecticut College for Women, Williams College, Cornell University, kaj la Wesleyan University. Li ricevis kelkajn premiojn pro sia laboro.

Lia firmao Shreve, Lamb & Harmon desegnis ankaŭ konstruaĵojn 521 Fifth Avenue, Forbes Magazine Building, Standard Oil Building, Bankers Trust Building kaj laboris kun H. Craig Severance en 40 Wall Street en Novjorko. Li desegnis ankaŭ la Reynolds Building en Winston-Salem, Norda Karolino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tauranac, John. The Empire State Building, St. Martin's Griffin, New York (USA), ISBN 0-312-14824-0, 1995; pp. 102–4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]