Pridemandado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Policeja pridemandejo en Svisio.

Pridemandadoenketo estas "aro da demandoj, faritaj ekzemple de polica enketisto".[1] Pridemandado estas intervjuo ofte uzata de policanoj, militistoj kaj spionoj kun la celo akiri utilan informon. Pridemandado povas esti farata per ampleksa gamo de diversaj teknikoj, game el disvolvigo de persona rilato kun la informunto al nehumana torturo. En tiu amplekseco oni povas turni sin al peto, sugesto por ricevi informon, mensogo por trompi la informanton pri la vera situacio de la proceso, uzado de drogoj kaj torturo. Inter la drogoj uzitaj tiucele estis pentotalo kaj LSD.

Tiu proceduro estas ŝlosila en rakontoj de fikcio, kiel krimromanoj, nigra kino ktp. Tradicie en tiuj rakontoj pridemandado estas plenumita de paro da demandantoj, el kiuj unu uzas mildajn teknikojn (bona policano) kaj alia malmildajn (malbona policano). En scenoj de tiaj filmoj ofte aperas relative moderna ilo konsistanta en spegulo (el interno de la pridemandejo) kiu permesas travidadon el ekstero. Tio ebligas prismajn prezentojn de la diversaj konsideroj de la pridemandito: nome antaŭ tiu mem kaj kaŝe.

Pridemnado povas okazi ne nur fare de la defendanto de la leĝo aŭ jura sistemo, sed ankaŭ fare de krimuloj, servistoj de diktaturoj, politika polico ktp. Tiuokaze la gamo de teknikoj kliniĝas al la malmildaj rimedoj, kiuj foje finis en la murdo de la demandinto, ĉu kiam ne eblas akiri pli da informo, ĉu por malaperigi la informanton mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 4an de novembro 2019.