Joseph E. LeDoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph E. LeDoux
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1949 (1949-12-07) (74-jaraĝa)
en Eunice
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Stony Brook vd
Profesio
Okupo kuracisto • neŭrosciencisto • psikologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph E. LeDoux (7a de decembro, 1949) estas usona neŭrosciencisto kies esplorado estas direktas sin al porsurvivaj cirkvitoj, kiel ties efiko sur emocioj kiel timo kaj anksio.[1] LeDoux estas Profesoro de Scienco "Henry and Lucy Moses" en la Universitato de Novjorko (NYU), kaj direktoro de la "Emotional Brain Institute", nome kunlaboro inter la NYU kaj la Novjorkia Ŝtato kun esplorejoj en NYU kaj en la "Nathan Kline Institute for Psychiatric Research" en Orangeburg, Novjorkio. Li estas ankaŭ la ĉefkantisto kaj kantoverkisto en la bando "The Amygdaloids".

Aldone al nombraj publikaĵoj en akademiaj gazetoj, LeDoux verkis The Integrated Mind (kun Michael Gazzaniga, Plenum, 1978), The Emotional Brain (Simon and Schuster, 1998), Synaptic Self: How Our Brains Become Who We Are (Viking, 2002), kaj Anxious: Using the Brain to Understand and Treat Fear and Anxiety (Viking, 2015). Li ankaŭ redaktoris kelkajn volumojn, kiel Mind and Brain: Dialogues in Cognitive Neuroscience (kun William Hirst, Cambridge University Press, 1986), The Self: From Soul to Brain (kun Jacek Debiec kaj Henry Moss, Annals of the New York Academy of Science, 2003), kaj Post-Traumatic Stress Disorder: Basic Science and Clinical Practice (kun Peter Shiromani kaj Terrence Keane, Humana Press, 2009).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "I’m not studying emotion. I’m studying the function of survival circuits. Survival circuits contribute to emotions but are not emotion circuits." [On Fear, Emotions, and Memory: An Interview with Dr. Joseph LeDoux https://brainworldmagazine.com/on-fear-emotions-and-memory-an-interview-with-dr-joseph-ledoux/]