Aaron Swartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaron Swartz
Persona informo
Naskonomo Aaron Hillel George Swartz
Naskiĝo 8-an de novembro 1986 (1986-11-08)
en Highland Park
Morto 11-an de januaro 2013 (2013-01-11) (26-jaraĝa)
en Broklino
Mortokialo pendumo
Tombo Shalom Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Stanford • North Shore Country Day School
Familio
Patro Robert Swartz
Patrino Susan Swartz
Edz(in)o
Amkunulo Quinn Norton • Taren Stinebrickner-Kauffman
Okupo
Okupo programistoverkisto • interreta aktivulo • vikimediano • politika aktivisto • entreprenisto • hacktivist
Verkoj Reddit
Open Library
RSS
TTT
Retejo http://www.aaronsw.com
vdr

Aaron Hillel SWARTZ (naskiĝis la 8-an de novembro 1986, mortis la 11-an de januaro 2013) estis usona programisto, entreprenisto, verkisto, politika organizanto kaj Interreta kodum-aktivulo. Li rolis en la evoluigado de la retflua formato RSS, la eldona formato Markdown, la organizaĵo Krea Komunaĵo kaj la reteja framo web.py, kaj estis kunfondinto de la socia novaĵejo Reddit.

La laboro de Swartz ankaŭ koncentriĝis sur civitana konscio kaj aktivismo. Li helpis lanĉi la Progresan Ŝanĝan Kampanjan Komitaton en 2009 por lerni pli pri efika enreta aktivado. En 2010, li fariĝis esplora kolego en la Esplorlaborejo Safra pri Institucia Korupto de la Universitato Harvard, direktita de Laŭrenco Lessig. Li fondis la enretan grupan Demand Progress ("Postulu la progreson"), konata pro kampanjado kontraŭ la leĝpropono Stop Online Piracy Act.

En 2011, Swartz estis arestita de la polico de la Masaĉuseca Instituto Teknologia (MIT) pro ŝtataj akuzoj pri enrompo kaj eniro, post kiam li konektis komputilon al la MIT-a reto en sensigna kaj sensloŝa vestoŝranko kaj agordis ĝin por sisteme elŝutadi akademiajn revuajn artikolojn de JSTOR, uzante gastan uzanto-konton eldonitan al li de MIT. Federaciaj akuzistoj poste akuzis lin pri du okazoj de dratfraŭdo kaj dek unu malobservoj de la Leĝaro pri Komputila Fraŭdo kaj Misuzo, portante akumulitan maksimuman punon de 1 miliono USD, 35 jaroj en prizono, perdo de valoraĵoj, restituo kaj kontrolita elkarcerigo.

Swartz rifuzis pledan interkonsenton, sub kiu li pasigus nur ses monatojn en federacia prizono. Du tagojn post kiam la akuzistoj malakceptis kontraŭproponon de Swartz, oni trovis lin mortinta en lia Broklina apartamento, penduminta sin.

En 2013, Swartz estis enlistigita postmorte en la Interretan Halon de Famo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aaron Swartz en la angla Vikipedio.