Porrina de Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porrina de Badajoz
Persona informo
Naskonomo José Salazar Molina
Aliaj nomoj Porrina de Badajoz
Naskiĝo 13-an de januaro 1924 (1924-01-13)
en Zalamea de la Serena
Morto 18-an de februaro 1977 (1977-02-18) (53-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro
vdr

José Salazar Molina, konata en la spektakla etoso kiel Porrina de Badajoz (Badajoz, 13a de januaro 1924-Madrido, 18a de februaro 1977) estis hispana kantisto de flamenko de cigana deveno.

Porrina atingis sukceson 28-jaraĝa pro la esceptaj kondiĉoj de sia voĉo: rapideco, pureco, sekureco, muzikeco kaj flamenka nuanco, kiuj faris lian kantostilon tute aparta el aliaj kantistoj. Krome, li elstaris pro sia forta personeco kaj intuicio kaj inteligento por fabriki al si rimarkindan figuron per partikulara vestaĵaro, okulvitroj kaj dianto, kio faris lin rekonebla kaj nekonfuzebla.

En sia naskurbo Badajoz estas monumento situa sur la placo de la "Soledad" apud samnoma preĝejo al kies virgulino li kantis dum la Sankta Semajno, kaj survoje al la Plaza Alta, kies kvartalo estis tradicie loĝata de ciganoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zambrano Vázquez, Francisco (2007): Vida y obra de Porrina de Badajoz. Diputación de Badajoz.
  • Filmeto fare de Canal Extremadura : [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] en Facebook.
  • [3] en Twitter.