Petenera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al petenera en Paterna de Rivera, de kies nomo derivas la nomo de petenera.

Petenera estas branĉo de flamenko kiu baziĝas sur strofo de kvar oksilabaj versoj kiuj fariĝas ses aŭ pliaj pro ripeto de kelkaj el ili kaj pro aldono de alia kiel «Antonio cuenta el chiste de Don Claudio».[1] Tiu flamenka branĉo havas tristan kaj melankolian vortumadon, kaj ĝi estas ludita per lanta kaj sentimentala kantomaniero, kvankam estas malnovaj versioj kun ritmoj plej rapidaj kaj temoj malpli sombraj. Oni asertas, superstiĉe, ke ĉi tiu kantostilo provokis malbonaĵojn al kantistoj. Rilate la nomon, ĝi devenas de la kantistino “La Petenera”, kiu naskiĝis en la kadiza vilaĝo Paterna de Rivera fine de la 18-a jarcento.[2]

La metriko korespondas al unuigo de la taktoj de 6/8 kaj 3/4, organizante la akcentojn jene: 1-2-3 1-2-3 1-2 1-2 1-2.[3]

Federico García Lorca dediĉis al tiu flamenka branĉo sian poemon «Gráfico de la petenera», kiu formas parton de sia verko Poema del cante jondo (1931), kaj eĉ li ludis ilin per piano akompanante faman kantistinon La Argentinita en historia registraĵo.[4][5][6] La komponisto Pablo Sarasate verkis pecon titolitan Peteneras para violín y piano.[7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la difinon de «petenera» en DRAE. [1] Alirita la 17an de novembro 2019.
  2. "Flamenko, La Petenero", GAZETO ANDALUZIA, numeron 119a, pp. 35-36.
  3. Castro Buendía, Guillermo: Las mudanzas del cante en tiempo de Silverio. Primento, 2014, p. 161.
  4. Teksto de la poemo de Lorca en Wikilivres pere de Wikisource.
  5. Sono de la kanto «En el Café de Chinitas», kun la voĉo de La Argentinita kaj kun Lorca je piano.
  6. La melodio estas la sama de la maldekstreca kanto «En la plaza de mi pueblo». Vortumado de la kanto «En la plaza de mi pueblo». Sono de «En la plaza de mi pueblo».
  7. [erato.uvt.nl/files/imglnks/usimg/3/3e/IMSLP35145-PMLP79037-Sarasate_op35_pno.pdf Partituro] de la komponaĵo de Sarasate.
  8. Sono de la verko de Sarasate.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ESTEBAN, José María: Breve enciclopedia del flamenco. Editorial Libsa, S.A. (Ed. 2007: ISBN 978-84-662-0963-2).