Lajos Romsauer (matematikisto)
Lajos Romsauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de aŭgusto 1879 en Malacka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 12-an de majo 1952 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Parencoj | Lajos Romsauer |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • universitata instruisto |
Lajos Romsauer [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romsauer Lajos estis hungara matematikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia persona nomo estis Ľudovít en slovakaj fontoj.
Lajos Romsauer[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1879 en Malacka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Malacky en Slovakio), li mortis la 12-an de majo 1952 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Romsauer maturiĝis en la komenca Pozsony, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto en 1902, post ses jaroj li doktoriĝis el matematiko, astronomio kaj filozofio. Li komence instruis en liceo de Sátoraljaújhely, inter 1903 kaj 1924 en gimnazio en Budapeŝto, samtempe inter 1903-1945 en Reĝa Teknikuniversitato József kiel asistanto (1903-1921), eksterordinara profesoro (1921-1924), ordinara profesoro (1924-1945). De 1935 ĝis 1937 li estis dekano. Li havis edzinon.
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Ábrázoló geometria I-II. (1929, 1930)
- Ábrázoló geometria II. (1930)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- slovaka biografio