Alliance Française

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Alianco
Alliance Française
La ĉefsidejo de Alliance Française en Parizo
La ĉefsidejo de Alliance Française en Parizo
ne-registara organizaĵo
Komenco 21-an de julio 1883
Geografia situo 48° 50′ 47″ N, 2° 19′ 43″ O (mapo)48.8463612.3286241Koordinatoj: 48° 50′ 47″ N, 2° 19′ 43″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Alliance Française (Parizo)
Alliance Française (Parizo)
DEC
Alliance Française
Alliance Française
Map
Franca Alianco
Fondinto(j) Louis Pasteur vd
Lingvoj

Franca

Filioj Alliance française de Toronto • Alliance Française de Chittagong • Biblioteca dell'Alliance Française vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Alliance Française ​[aljɑ̃s fʁɑ̃sɛz] estas organizaĵo kiu antaŭenigas la francan lingvon kaj francan kulturon en la mondo. Ĝia ĉefsidejo estas en Parizo. Ĝia ĉefa misio estas instrui la francan kiel duan lingvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alliance Française estis kreita la 21-an de julio 1883 en Parizo fare de grupo de famuloj, inkluzive de sciencisto Louis Pasteur, diplomato Ferdinand de Lesseps, verkistoj Julio Verne kaj Ernest Renan kaj eldonisto Armand Colin.

Ĝi nuntempe havas 1 040 oficejojn en 136 landoj sur kvin kontinentoj. Ĉiujare, pli ol 450 000 homoj, el ĉiuj aĝoj, partoprenas en oficejoj de Alliance Française, kaj pli ol ses milionoj da homoj partoprenas ĝiajn kulturajn agadojn. Plej multaj oficejoj de Alliance Française financas siajn agadojn per la mono, kiun ili ricevas de siaj kursoj kaj de la luado de siaj instalaĵoj. La franca registaro ankaŭ donas subvencion al iuj oficejoj de Alliance Française, kovrante proksimume 5% de ilia buĝeto (preskaŭ 665 000 eŭroj en 2003).

Celoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi nuntempe reprezentas la unuan kulturan reton en la mondo. Alliance Française havas tri ĉefajn celojn:

  • Proponi franclingvajn kursojn en Francio kaj la tuta mondo.
  • Diskonigi la francajn kaj franclingviajn kulturojn.
  • Antaŭenigi kulturan diversecon.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La oficejoj de Alliance Française ekster Parizo estas ĝenerale administrataj laŭ franĉizo. Ĉiu havas komitaton kaj direktoron aŭ prezidanton. La marko Alliance Française apartenas al la ĉefsidejo en Parizo. En pluraj landoj Alliance Française de Parizo estas reprezentata de ĝenerala delegito (france Délégué Général).

La 1-an de junio 2005, Alliance Française ricevis la premion "Premio Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades" por tiu jaro. Ĝi kunhavis la premion kun Instituto Cervantes, Società Dante Alighieri, British Council, Instituto Camões kaj Goethe-Institut.[1]

Loko[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas sian sidejon en la urbo Parizo, en la tiel nomata "Alliance Française de Paris", kiu ankaŭ havas oficejojn en 136 aliaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EFE, , "Los institutos culturales europeos, premio Príncipe de Asturias de Comunicación y Humanidades", El País, 1 junio 2005. Kontrolita 26 aprilo 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]