Johann Heinrich Möller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Möller
Persona informo
vdr
Elaera foto de la naskiĝurbeto de Möller, Fröttstädt en Turingio

Johann Heinrich MÖLLER (naskiĝinta la 14-an de februaro 1792 en Fröttstädt, mortinta la 12-an de marto 1867 en Gotao) estis germana orientalisto, historiisto kaj geografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Fröttstädt la patro estis provizora instruisto (li poste estis kantoro en Sundhausen); samloke Möller science fare de la paroĥestro edukitis. Ende 1804 li frekventis en Gotao la Ernestinum-gimnazion estantan sub la estrado de Friedrich Wilhelm Döring. Tiam instruistis tie multaj elstaraj instruistoj, ekz. Friedrich JacobsFriedrich August Ukert. Krome la malriĉeco gepatra igis lin aliĝi al la koruso lerneja por gajni monon per la kantado antaŭ la pordoj en riĉuloj. Ekde 1813 li studis teologion en Jena i.a. ĉe Gabler kaj Schott ĉeestante ankaŭ la prelegojn de Eichstädt kaj Luden. Ĉefa interesiĝo tamen estis ĉe li por Georg Wilhelm Lorsbach ĉe kiu li sekvis privatajn prelegojn pri la lingvoj siria kaj araba. Lin li sekvis dum la someraj ferioj de 1815 al Gotao kie Lorsbach devis taksi kaj ordigi diversajn de la vojaĝanto U.J. Seetzen senditajn manuskriptojn orientajn.

Post helpdono al Lorsbach li iĝis je la komenco de la vintra semestro al Göttingen por kontinuigi la akademiajn studojn ĉe Planck, Pott, Stäudlin, Tychsen kaj Bouterweck. Kiam Lorsbach ege malsaniĝis en 1816 li haste iris al Jena por vidi ankoraŭfoje la instruinton. Post morto lia (29./30.3.1816) Möller ankoraŭ redonis la mankantajn manuskriptojn al la gotaanoj laŭ permeso de la duka moŝto. La supera tiea bibliotekisto Fr. Jacobs, raportante pri tio ĉi, atentigis la dukon pri la kapabloj de Möller. La duko petis ties sinprezenton kaj volis ke li ekdediĉu sin ekskluzive al orientalistaj studoj. Moller konsentis kaj, apogite per duka stipendio, li revenis al Göttingen por ĝui privatan pluklerigon en la araba ĉe Tychsen kaj pliprofundigi la konojn legi arabaĵojn. Post la voko de la bibliotekisto August Arnold al la gimnazio en Bydgoszcz Möller ekdungitis ĉe la duka biblioteko en Gotao en la 30.5.1817. En 1818 li nomumitis sekretario biblioteka kaj helpisto ĉe la kabineto monera. En 1820 li vojaĝis studcele Parizon por trafi gravulojn kiel Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, Langlès kaj Chezy; Moller tie studis la lingvojn araba kaj persa kaj sanksrita trafolumiante multajn librojn el la reĝa biblioteko en la franca ĉefurbo. Krome li plukleriĝis en numismatiko danke al Oberlin, filo de konata filologo el Strasburgo.

Je la fino de 1821 li reiris Gotaon kie baldaŭ poste mortis lia granda mecenato duko Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg). Tamen tio neniel influis la karieron. En 1830 Moller iĝis estro de la kabineto arta-natura ĉe Kastelo Friedenstein kaj ege meritis pri la novordigo de la kolektoj kiu plenumis ĉiajn ajn postulojn sciencajn. En 1838 li iĝis sekretario de la Sekreta arkivo, dume lia instruadposteno pri germana lingvo kaj geografio ĉe la ekonomia lenrejo post 16 jaroj prirezignitis. En 1842 li lasis ĉiujn devojn krom bibliotekajn.

Du fojojn li vokitis je universitatoj (Göttingen kaj Ĥarkivo), kion li refuzis. Li estis koresponda membro de la Cara akademio pri sciencoj en Sankt-Peterburgo, de la Azia societo de Parizo, de la Historia-teologia societo en Lepsiko kaj honora membro de la Societo pri germanaj antikvaĵoj je Halle kaj de la Naturhistoria societo de Osterlando.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia verkista kariero komenciĝis orientalistike per la eldono de De numis orientalibus in numophylacio Gothano asservatis Commentatio I., numos Chalifarum et Sassanidarum cuficos exhibens (Gotao 1818), traktaĵo kiujn li poste finis per Commentatio II., numos dynastiarum recentiores exhibens (1831). Sekvis samfake Catalogus librorum tam manuscriptorum quam impressorum qui jussu divi Augusti Ducis Saxo-Gothani a beato Seetzenio in Oriente emti in bibliotheca Gothana asservantur. Partic. I. et II. (1821 kaj 1826), eldono de Liber climatum auctore Scheicho Abu-Ishako el-Faresi vulgo el-Isstachri (1839) laŭ la gotaa manuksripto kaj kun la antaŭigita verko Dissertatio de libri climatum indole, auctore et aetate, krome verko al la Engelhard-Reyher-eldonejo dediĉita Über den Syrischen Nomenclator des Thomas a Novaria (1840) kaj Paläographischen Beiträge aus den Herzoglichen Sammlungen in Gotha. Orientalische Paläographie. Heft I (1842); menciotas ankaŭ diversaj artikoloj ĉe Allgemeine Encyklopädie (1. Sect. Bd. V–VIII, 2. Sect. Bd. IV–IX, XI, XV und XIX) de Ersch/Gruber.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Krom faklaboraĵfarado Möller tre ŝatis geografion kaj historion. La de li pri Parizo faritaj rimarkoj troveblas ĉe Paris und seine Bewohner, eine Nachweisung für diejenigen, welche die Hauptstadt Frankreichs kennen lernen wollen, wie sie ist (1823); krome li kompletigis la pro la subita morto de Fr. H. Th. Bischoff en 1827 interrompitan leksikonon Vergleichendes Wörterbuch der alten, mittleren und neuen Geographie (1829) disde la litero N (p. 772–1016); Moller liveris komentojn por la atlaseldonoj 12a ĝis 23a de Orbis terrarum antiquus. Schul-Atlas der alten Welt, nach d’Anville, Mannert, Ukert u. A. bearbeitet (1838–53) kaj verkis ĉ. 30.000 artikolojn enhavantan manlibron geografian-statistikan Geographisch-statistisches Handwörterbuch über alle Theile der Erde mit besonderer Berücksichtigung des Stieler’schen Hand-Atlasses (1840–46) kaj Ethnographische Uebersicht des chinesischen Reichs. Als Wegweiser durch das chinesische Cabinet auf dem Friedenstein zu Gotha“ (1850).

Historie li, kune kun J. C. Hahn, provis eldoni la fare de Galletti komenciĝintan serion Cabinets-Bib1iothek der Geschichte, oder Geschichte der merkwürdigsten Staaten und Völker der Erde ekz. per historio de Franclando Geschichte von Frankreich (1829) kaj de Grekkujo Geschichte von Griechenland (1829); ties geografia sekcio represitis separite kiel Schilderung Griechenlands und seiner jetzigen Bewohner, nebst einer geographisch-statistischen Übersicht des türkischen Reichs (1830, kun mapo). Sekvis Leben der Kurfürsten von Brandenburg und Könige von Preußen aus dem Hause Hohenzollern. Mit 13 Bildnissen dieser Fürsten (1836); Urkundliche Geschichte des Klosters Reinhardsbrunn (1843); Historisch-biographisches Handwörterbuch nach den neuesten und besten Hülfsmitteln, 1. Bd. (1848); Gotha Herzogthum und Stadt in den Jahren 1756–1763. Ein Beitrag zur Geschichte des siebenjährigen Krieges (1854), la historio de la Kruco-klostro, de la Aŭgustenana klostro, de la Konvento gotao kaj de la Monakejo en Volkenroda (Zeitschrift des Vereins für thüringische Geschichte und Alterthumskunde. Bd. IV–VI, Jena 1860–65). Ne estu forgesitaj kelkaj registraj volumoj por la kolekto de Heeren kaj Ukert rilate al la historio de eŭropaj ŝtatoj.

Krome menciindas Übersicht des Herzoglichen Kunst- und Naturaliencabinets (1834) kaj la parta traduko de verko de Walter Scott pri Napoleono Bonaparte Leben Napoleon Bonapartes en la volumoj 11-19 kaj 34-43 de fare de Joseph Meyer eldonita verkaro scott-a (57 vol., Gotha 1826–34).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Möller, Johann Heinrich" fare de Albert Schumann, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 22 (1885), p. 147–149, kio relegeblas tie ĉi interrete.