Erik Bogsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Bogsch
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1947 (1947-10-31) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • ekonomikisto
vdr

Erik Bogsch [bogŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogsch Erik estas hungara kemiisto.

Erik Bogsch[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erik Bogsch maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemiistan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1970, post 4 jaroj plian diplomon. Post la unua diplomo li eklaboris en signifa produktejo pri medikamentoj en Budapeŝto. Inter 1977 kaj 1983 li gvidis oficejeton pri eksportado de hungaraj medikamentoj en Meksikurbo. Hejmenveninta li plenumis altajn poziciojn en la menciita produktejo. Inter 1988 kaj 1992 li havis similan, sed pli grandan oficejon en Londono. Hejmenveninta li estis nomumita estro de la medikamentproduktejo. Li faris el la preskaŭ bankrotiĝanta firmao stabilan monkonatan firmaon, kiu intertempe prenis la nomon pri la iama fondinto Gedeon Richter. Li ricevis premiojn inter 1995-2017. Li havas edzinon, kiu naskis gefilojn en 1972, 1974 kaj 1976.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]