Ewald Ammende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ewald Ammende
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1893 (1893-01-03)
en Pärnu
Morto 15-an de aprilo 1936 (1936-04-15) (43-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rusia ImperioEstonio
Alma mater Teknologia Universitato Rigo
Okupo
Okupo publikigistopolitikistoĵurnalistokomercisto
Verkoj Human Life in Russia
vdr

Ewald AMMENDE ( 3 januaro 1893 en Pernau, Livonio, Rusa Imperio - 15 aprilo 1936 en Pekino, Ĉinio) estis estona ĵurnalisto, homrajta aktivulo kaj politikisto de balta germana origino.

Villa Ammende en Pärnu (Estonio), nuntempe luksa hotelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ewald Ammende devenis de riĉa, influa kaj long-establita familio de komercistoj en Livonio. Post frekventado de mezlernejo en Pernau, de 1910 li studis komercon ĉe la Politeknikejo en Rigo, ekonomiko en Kolonjo kaj Tübingen kaj ricevis sian doktorecon en politika scienco ĉe la Universitato Christian-Albrecht en Kiel.

Dum la Unua Mondmilito, li laboris en la manĝaĵa provizo por urboj en suda Rusio. Post la disdivido de la historia regiono Livonio al Estonio kaj Latvio, Ammende komencis kampanjon por naciaj minoritatoj en la internacia politiko. De 1919 ĝis 1922 li laboris kiel redaktoro kaj eldonisto ĉe la "Rigasche Rundschau" (Riga Revizio), kie li kunlaboris kun alia fama defendanto de etnaj minoritatoj Paul Schiemann. Kiel kunfondinto de la Asocio de Germanaj Minoritatoj en Eŭropo, Ammende ludis ŝlosilan rolon en la kreado de la "Leĝo pri Kultura Aŭtonomeco de Minoritatoj en Estonio" en 1925. En la sama jaro minoritataj reprezentantoj el diversaj landoj elektis lin Ĝenerala Sekretario de la Kongreso de Eŭropaj Naciecoj (ENK).

Li fariĝis forta defendanto de rajtoj de etnaj minoritatoj kaj establis ombrelan organizon por reprezenti organizojn de etnaj minoritatoj (ne nur tiujn de etnaj germanoj). Ammende supozis, ke solvo de la naciaj demandoj ne fareblas per iredentismo kaj tial serĉis ekvilibron inter interesoj de etnoj kaj nacioj-ŝtatoj surbaze de reciproka rekono. En sia funkcio kiel ĝenerala sekretario de la ENK, li helpis la judajn asociojn por prezenti la peticion de Bernheim, kiu senkreditigis lin en okuloj de la nacisocialistoj. Samtempe li konfliktis kun Usono kaj la Sovetia registaroj kaŭze de diversaj helpaj agoj kaj kampanjoj de la ENK.

Ewald Ammende ankaŭ estis honora direktoro de la "Interkonfesia kaj transnacia krizhelpa organizo de sia Kardinala Moŝsto Ĉefepiskopo de Vieno". [1] Li estis en proksima kontakto kun kardinalo Theodor Innitzer, kiu helpis lin en eldonado de sia plej fama libro Muss Russland hungern? Menschen und Völkerschicksale in der Sowjetunion ("Ĉu Rusio devas malsati? Destinoj de Homoj kaj Popoloj en Sovetunio"). La vorto "Rusio" en la libro-titolo, kiel estis ofta en tiuj jaroj, ĝenerale raportis al Sovetunio, kvankam la libro kovris plejparte eventojn en Ukrainio kaj Kubaion (Okcidenta Kaŭkazo). La libro ekscitis multe da diskutado pro sia nuntempa priskribo de la sovetia malsato (nuntempe konata kiel Holodomor). Ammende ankaŭ diskutis en sia libro sisteman subpremadon de diversaj minoritatoj en Ukrainio, inkluzive polojn, hungaro jn, rumanojn, judojn, belorusojn kaj krimeajn germanojn. Kvankam la malakcepto de Ewald Ammende al la nacisocialistoj estis jam konata dum la eldono, la sovetiaj aŭtoritatoj akuzis ENK, ke la libro antaŭenigas la nacisocialisman propagandon. Ĉi tiu misgvida reprezentado transprenis en la postmilita periodo, inter aliaj orientgermanaj historiistoj, ĝgxis la moderna esplora literaturo. Iuj historiistoj etikedas la tutan internacian kampanjon de la ENK pri la malsata konscio kiel parto de la kontraŭ-Kominterna politiko de la Nazia reĝimo. Ammende uzis en sia libro nekredititajn fotojn faritajn de Alexander Wienerberger dum sia laboro en Karkovo en 1933; ĉi tiuj fotoj estas nuntempe konataj kaj estis represitaj al multaj okazoj. [2]

Ewald Ammende mortis la 15-an de aprilo 1936 en obskuraj cirkonstancoj en Pekino, kie li volis renkontiĝi kun reprezentantoj de juda minoritato el Valdgeym (Juda Nacia Distrikto en Malproksima Oriento). Nur estas klare, ke li mortis en la Germana Hospitalo en Pekino. Obituarioj aperis en multaj eŭropaj ĵurnaloj, en kiuj la detaloj pri la kaŭzo de morto estis de murdo, memmortigo, koratako, streko ĝis la sukera ŝoko (kio estas nuntempe konsiderata ebla kialo, pro la familia historio de la sama malsano). Post lia morto, lia frato kaj lia "dekstra mano", Erich Ammende, transprenis la administradon de la ENK kiel intertempa cxefo. Li travivis sian fraton nur sep monatojn kaj mortis en Vieno. [3] [4]

Li estis entombigita en Alevi Tombejo en Pärnu, Estonio.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Hilfsaktion für Petersburg. R. Ruetz Riga, 1920.
  • Die Agonie einer Weltstadt. Helft Petersburg! R. Ruetz Riga, 1920.
  • Europa und Sowjet-Rußland. Curtius-Verlag Berlin, 1921.
  • Die Gefährdung des europäischen Friedens durch die nationale Unduldsamkeit. Karl Jaspers Wien, 1927.
  • Nationalitäten in den Staaten Europas. Braumüller Universitäts-Verlagsbuchhandlung Wien und Leipzig, 1931.
  • Muss Russland hungern? Menschen und Völkerschicksale in der Sowjetunion. Wilhelm Braumüller Universitäts-Verlagsbuchhandlung Wien, 1935.
  • Human Life in Russia. G. Allen & Unwin London, 1936.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Lackmann: Ammende, Ewald. In: Neue Deutsche Biographie, Bayerische Akademie der Wissenschaften, München 1953.
  • Rudolf Michaelsen: Der Europäische Nationalitäten-Kongreß 1925-1928: Aufbau, Krise und Konsolidierung. Lang, Frankfurt am Main 1984, (ISBN 3-8204-7616-4).
  • Sabine Bamberger-Stemmann: Der Europäische Nationalitätenkongress 1925–1938. Nationale Minderheiten zwischen Lobbyistentum und Großmachtinteressen. Herder-Institut, Marburg 2001, (ISBN 3-87969-290-4).
  • Martyn Housden: On their own behalf : Ewald Ammende, Europe's national minorities and the campaign for cultural autonomy ; 1920-1936. Amsterdam : Rodopi, 2014 (ISBN 9789042038769)

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verena Moritz u. a.: Gegenwelten. Aspekte der österreichisch-sowjetischen Beziehungen 1918–1938. Residenz Verlag, 2014, S. 353.
  2. Josef Vogl: Alexander Wienerberger – Fotograf des Holodomor. Dokumentationsarchiv des österreichischen Widerstandes (Hrsg.), Jahrbuch 2010, Feindbilder-Verlag, 2015, S. 264 f.
  3. Sabine Bamberger-Stemmann: Der Europäische Nationalitätenkongress 1925 bis 1938. Herder-Institut, 2000, S. 347.
  4. David J. Smith: The Baltic States and their region: new Europe or old? Editions Rodopi B.V., 2005, S. 239 f.