István Rusznák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Rusznák
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1920 (1920-01-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de marto 2019 (2019-03-20) (99-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

István Rusznák [iŝtvAn rusnAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rusznák István estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

István Rusznák[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1920 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de marto 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Rusznák maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942. Post la diplomo li eklaboris en konata tekstila uzino, sed li ankaŭ plustudis kaj en 1944 li doktoriĝis. Inter 1945-1951 li ankaŭ instruis en teknika altlernejo. En 1950 li forlasis la uzinon kaj li havis postenon en tekstila esplora instituto. Inter 1951 kaj 1960 li estis docento kaj katedrestro en Teknikuniversitato de Budapeŝto, kie li estis ankaŭ dekano 1951–1955 kaj 1970–1979. Interrompo okazis en la jaroj 1964 kaj 1965, tiam en Kairo li establis tekstilan instituton. Intertempe li kandidatiĝis en 1959 kaj doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1975. Inter 1969 kaj 1989 li instruis en rango profesoro. Li ricevis premion Kossuth en 1954, poste aliaj premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Textilipari anyagismeret I. (1953, 1960)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Előkészítés és fehérítés (1952)
  • Textilipari anyagismeret, Pamutszövetek hibái, Textilkémiai gyakorlatok (1953, kun aliaj)
  • Textilkémia (1964, kun aliaj)
  • Textilkémia (1988, kun aliaj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-09. Alirita 2019-12-06.