Mona Eltahawy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mona Eltahawy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1967 (1967-08-01) (56-jaraĝa)
en Port Said
Lingvoj arabaegipt-arabaangla
Ŝtataneco UsonoEgiptio
Alma mater Usona universitato en Kairo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • aktivisto pri virinaj rajtoj
TTT
Retejo http://monaeltahawy.com/
vdr

Mona Eltahawy (en Esperanto Eltahaŭi, arabe: منى الطحاوى‎, IPA: [ˈmonæ (ʔe)t.tˤɑˈħɑːwi], naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1967 en Port Said[1]) estas usona sendependa ĵurnalisto de egipta deveno[2]. Ŝi estas konata pro siaj eseoj kaj debatoj pri la situacio de virinoj en la islama mondo, kiuj aperis en publikaĵoj kiel The Washington Post, The New York Times, The Christian Science Monitor kaj Miami Herald. La unua libro kiun ŝi verkis en majo 2015 estis Headscarves and Hymens. En 2019 Mona Eltahawy estas menciita en la BBC-listo 100 Virinoj 2019, listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[3][4]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Egiptio sed translokiĝis kun sia familio al Britio kiam ŝi estis 7-jara. Je la aĝo de 15 ŝi translokiĝis al Sauda Arabio. Ŝi diplomiĝis de la Usona Universitato en Kairo[1] en 1990 kun la grado de bakalaŭro kaj en 1992 ŝi obtenis la gradon de magistro en amaskomunikado kun fokuso pri ĵurnalismo[5].

En 2000 ŝi translokiĝis al Usono[6] kaj en 2001 ŝi ricevis la usonan ŝtatanecon[7].

De 2003 al 2004, Eltahawy estis administra redaktoro de la arablingva versio de eNews de Virinoj, sendependa, ne-profitcela informretejo kiu raportas pri virinaj aferoj tra mondo[8][9]

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas forta kritikisto de la reĝimo de Hosni Mubarak kaj de la Islama Frataro. En novembro 2011, dum la manifestacioj okazintaj en Placo Tahrir, ŝi estis arestita de policanoj, kiuj submetis ŝin al seksa agreso[10].

Ŝi ankaŭ agnoskas la rajtojn de virinoj en la araba mondo kaj denuncas genitalan mutiladon en virinoj, praktikatan en multaj afrikaj kaj mezorientaj landoj[11].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samnoma artikolo en la anglalingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 (en) McTighe, Kristen, "Egyptian Combats Both Army and Islamists". The New York Times, la 18-an de julio 2012, ISSN 0362-4331.
  2. (en) Ratnam, Dhamini, "I Complicate the Image of Muslim Women: Mona Eltahawy", The Wire, la 19-an de aprilo 2017
  3. (en) "BBC 100 Women 2019". BBC.
  4. (en) Sabrina Barr, "BBC reveals 100 most inspiring women around the world" (BBC rivelas la 100 plej inspiraj virinoj ĉirkaŭ la mondo), The Independent, la 16-an de oktobro 2019, alirite la 7-an de decembro 2019.
  5. (en) Rabie, Passant, "Egyptian-born, US-based Journalist Mona Eltahawy Challenges the Stereotype of the Arab Woman", Egypt Today, decembro 2009, Arĥivita de la originalo la 30-an de julio 2010.
  6. (en) "Interview with Mona Eltahawy - Revolution in Cairo". Frontline. PBS. la 9-an de februaro 2011.
  7. (en) Penny, Laurie, "Mona Eltahawy: Egypt's angry young woman". The Independent, la 17-an de majo 2012.
  8. (en) "Staff and Contributors Bios", Women's eNews. Arĥivita de la originalo la 3-an de februaro 2004.
  9. (en) Henley, Rita, "Women's eNews Celebrates Third Anniversary", Women's eNews, la 18-an de majo 2003.
  10. (en) Eltahawy, Mona, "Bruised but defiant: Mona Eltahawy on her assault by Egyptian security forces". The Guardian, la 23-an de decembro 2011, ISSN 0261-3077.
  11. (en) Eltahawy, Mona, "Why Do They Hate Us Arkivigite je 2014-11-28 per la retarkivo Wayback Machine", Foreign Policy, majo/junio 2012.