Marcel Carné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Carné
Persona informo
Marcel Carné
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1906 (1906-08-18)
en Parizo
Morto 31-an de oktobro 1996 (1996-10-31) (90-jaraĝa)
en Clamart
Tombo Tombejo Saint-Vincent vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoartokritikisto • filmkritikisto • reĝisoro vd
Verkado
Verkoj Le Quai des brumes ❦
Le jour se lève ❦
Les enfants du paradis vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcel Albert CARNÉ (Franclingva prononco: [maʁsɛl albɛʁ kaʁne]; 18a de aŭgusto 1906 – 31a de oktobro 1996) estis franca kin-reĝisoro. Ŝlosila figuro en la poezirealisma movado, la plej bone konataj filmoj de Carné estas Le Quai des brumes (1938), Le jour se lève (1939), Les visiteurs du soir (1942) kaj Les enfants du paradis (1945), el kiuj la lasta estis citita kiel unu el la plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj.

Li laboris en Anglio por Alexander Korda, nome por Knight Without Armour (1937), kaj tio ebligis al Carné fari sian projekton, Jenny (1936), kiel reĝisoro.[1] La filmo markis la komencon de sukcesa kunlaborado kun la superrealisma poeto kaj scenaristo Jacques Prévert. Tiu kunlabora rilato daŭris pli ol dekduo da jaroj, dum kiuj Carné kaj Prévert kreis siajn plej bone memoratajn filmojn. Kune, ili engaĝiĝis en la poezirealisma kinmovado de fatalaj tragedioj.

Sub la germana okupacio de Francio dum la Dua Mondmilito, Carné laboris en la teritorio de la Reĝimo de Vichy kie li kontraŭis la klopodojn de la reĝimo por kontroli arton; fakte kelkaj liaj teamanoj estis judoj, kiel Joseph Kosma kaj scendesegnisto Alexandre Trauner. Dum malfacilaj kondiĉoj ili faris la plej rigarditan filmon de Carné nome "Les enfants du paradis" (1945) publikigita post la Liberigo de Francio.

Carné estis malferme samseksemulo. Kelkaj el liaj postaj filmoj enhavas referencojn al maskla samseksemoduseksemo. Lia iama partnero estis Roland Lesaffre kiu aperis en multaj el liaj filmoj.

Reĝisoritaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Jenny (1936)
  • Drôle de drame (1937)
  • Le Quai des brumes (1938)
  • Hôtel du Nord (1938)
  • Le jour se lève (1939)
  • Les visiteurs du soir (1942)
  • Les enfants du paradis (1945)
  • Les portes de la nuit (1946)
  • La fleur de l'âge (1947)
  • La Marie du port (1950)
  • Juliette ou La clef des songes (1951)
  • Thérèse Raquin (1953)
  • L'air de Paris (1954)
  • Le pays d'où je viens (1956)
  • Les tricheurs (1958)
  • Terrain vague (1960)
  • Du mouron pour les petits oiseaux (1963)
  • Trois chambres à Manhattan (1965)
  • Les jeunes loups (1968)
  • Les assassins de l'ordre (1971)
  • La merveilleuse visite (1974)
  • La Bible (1977, dokumenta)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Roud "Marcel Carné and Jacques Prevert" en Roud Cinema: A Critical Dictionary: Volume One, Aldrich to King, London: Secker & Warburg, 1980, pp. 189-92, 189, 191

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]