Attila Dávid Molnár
Attila Dávid Molnár | |
---|---|
Attila Dávid Molnár | |
Persona informo | |
Naskonomo | Molnár Attila Dávid |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1976 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Enikő Kubinyi |
Okupo | |
Okupo | produktoro |
Attila Dávid Molnár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Attila Dávid estas hungara filma reĝisoro, kameraisto, scenaristo, produktoro. Lia edzino estas Enikő Kubinyi.
Attila Dávid Molnár[1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1976 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Molnár aĝis nur 12, kiam li faris sciencan animacian filmon, en 1993 li estis jam konata subakva kameraisto. Li estis ĉiĉerono en Monto Sas inter 1993-1996. Li akiris pedagogian diplomon pri biologio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2000. En la sekva jaro li estis kameraisto en la Hungara Televizio, sed ekde 1998 li jam havis statuson en hungara scienca televizio. En 2001 li akiris diplomon (MSc) en la universitato, eĉ ankaŭ en Universitato de Vieno. En 2003 li akiris plian diplomon pri videokreado en Universitato Loránd Eötvös. Ekde la 2000-aj jaroj li aliĝis al pluraj ekspedicioj, kie li respondecis pri filmoj. Li ricevis filmfestivalajn premiojn inter 1998-2016. Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Evolúció (1988, animacia filmo, scenaristo, reĝisoro)
- Akvárium falak nélkül (1995, subakva kameraisto, reĝisoro)
- Budapesti vadon (2006, scenaristo, kunreĝisoro)
- Állati Oknyomozók (2012 ,scenaristo, reĝisoro, produktoro)
- Kalandjaim a parányok világában (2018-2019, produktoro)