Andreas Zöllner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Zöllner
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1804 (1804-12-08)
en Arnstadt
Morto 2-an de marto 1862 (1862-03-02) (57-jaraĝa)
en Meiningen
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Andreas Zöllner, memortabulo ĉe Schlundgasse en Meiningen

Johann Andreas Daniel ZÖLLNER (naskiĝinta la 8-an de decembro 1804 en Arnstadt, mortinta la 2-an de marto 1862 en Meiningen) estis germana komponisto kaj violonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malkovris najbaro familia la talentegon de Andreas instruonte lin ludi la violinon. Baldaŭ la knabo ankaŭ rajtis akompani liajn dancmuzikaĵojn. Tion Andreas faris senpage kaj krome li komponis mem jam belajn dancojn. La patro fine irigis lin al Gotao kie iĝis lia instruisto la konata violonisto Fritz Bärwolf. Zöllner loĝis tiam en ĉambreto supre de ĉevalejo estante tre diligenta kaj lernante multajn horojn ĉiutage. En Gotao li ankaŭ konatiĝis kun la junaj poetoj Ludwig Storch kaj Ludwig Bechstein; fakte, por la plejmulto de la postaj kantoj li elektis poemojn de Bechstein.

Andreas Romberg estis tiam kapelestro gotaa kaj lernigis al Zöllner harmoniaĵojn; influis lin ankaŭ la rombergaĵoj Die Glocke, Die Sehnsucht, Die Macht des Gesanges i.a. Okaze de la datreveno naskiĝtaga de duko Aŭgusto en la 23.11.1820 Zöllner komponis 16-jaraĝule festan marŝon kiun laŭdegis Louis Spohr, kiu tiutempe deĵoris en Gotao. Ankaŭ survioline Zöllner tiom progresis ke li invititis ludi dum kortega koncerto; poste ofertis oni a li postenon ĉe la kortega orkestro gotaa kiun li rifuzis. Ĉar intertempe li ricevis vokon al Erfurto iĝis muzikdirektoro fare de la teatrogvidanto Gerlach. En Erfurto gravadis por Zöllner la artistoj G. Fischer kaj Dr. Stöpel. Du jarojn Zöllner suferante (tion li mem skribis duonŝerce en letero) eltenis la instruadon de maltalentitaj geaktoroj; poste Zöllner translokiĝis al Arnstadt kie li komponis kaj ĝojigis la muzikŝatantojn per sia tenoro. Gerlach persvadis lin iri kune al Hildburghausen kie Zöllner partoprenis surscenigon de la opero Der Freischütz de Carl Maria von Weber. La tiea duko Frederiko dungis lin kontraŭ malbona salajro; tamen Zöllner restis volonte pro la agrabla vivo tiea kaj la ĝentileco duka.

Kiam Hildburghausen venis kelkajn jarojn antaŭ la morto de la duko sub la posedantecon de Meiningen, la amiko el junulaj jaroj kaj koncertmajstro Nohr peris por Zöllner postenon en la meininga kortega kapelo; surpostene li restos ĝismorte. En 1828 li edzinigis Emilie Oberländer el Hildburghausen. Malgraŭ feliĉo familia Zöllner strebis plukleriĝi kaj restis ses monatojn ĉe la muzikteoriisto Umbreit en Amt Wachsenburg-Rehestädt, kiu estis estinta disĉiplo de Johann Christian Kittel. Tie Zöllner faris multajn kontrapunktajn studojn. Reveninte al Meiningen li ekhavis belegan vivon profesian.

Kreiva agado en Meiningen ĝismorte[redakti | redakti fonton]

Sume li verkis pli ol 200 kantojn kaj pli grandajn kantotaĵojn kiuj ankaŭ eldonitis presite. 190 el ili estas porviraj, 25 por miksita koruso; la resto de la kantoj taŭgas por solo kun piana akompano.

Kelkaj liaj komponaĵoj malkorekte atribuitis al la lepsikano Carl Friedrich Zöllner, kion akurate klarigis lia biografiisto August Wilhelm Müller. Ofte neitis (intence malintence) la vera aŭtoreco i.a. ĉe jenaj verkoj: Das Gebet der Erde, Das Doppelständchen, Dein Wohl, mein Liebchen. Mein Stern, Streit der Wein- und Wassertrinker, Der Gerichtshof, Die Liebe.

Menciindas kiel plej ampleksaj verkoj Felix oder das Jawort (opereto unuakta) kaj Der Einsiedler (romantika opero; ambaŭ kun bechstein-aj tekstoj). Ili tamen ekster Meiningen neniam aŭdeblis. Sed inverse liaj porviraj korusaĵoj multloke ŝatitis kaj luditis.

En la 10.1.1838 Zöllner fondis en Meinigen la unuan surlokan Liedertafel-kantoklubon (pli frua fonditis simila institucio fare de Carl Friedrich Zelter en Berlino). Por plibonigi la financan situacion de sia granda familio li ankaŭ private devis instrui; li laboris ĉe la malhumanisma gimnazio kiel profesoro pri kantado (1839 ĝis 1843) kaj deĵoris de tempo al tempo en la gimnazio Bernhardinum.

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

Multas la honoroj. Li ricevis ekz. du vinbarelojn fare de la fratoj Walter el Majenco pro la trinkkanto Rhein und Main en 1859. La lasta Kantista festo, kiun partoprenis Zöllner persone, estis la Tria kantista tago en Coburg inter la 21a kaj la 23a de junio 1869 kie li konatiĝis kun Carl Friedrich Zöllner el Leipzig; amikeco granda ekligis ambaŭ. Lia unua filino revenis el Usono kun du infanoj kie ŝi estis perdinta sian edzon, junan muzikiston. La dua filino estis edzino de kamparano. Zöllner mem pli kaj pli suferis pulmone kaj devis je la fino lasi la vionolonludon. Ĝis ok tagojn antaŭmorte li vizitadis la rondojn en la Johannes-knajpo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • August Wilhelm Müller: Aus des Lieder-Componisten Andreas Zöllners Leben und Streben. Eine Skizze, Magdeburg 1862, 64 paĝoj kun listo verkara

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eitner, Robert, "Zöllner, Andreas", en: Allgemeine Deutsche Biographie 45 (1900), p. 424-426 (surrete)