Nándor Bezsilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Bezsilla
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1868 (1868-05-12)
en Tura
Morto 23-an de decembro 1917 (1917-12-23) (49-jaraĝa)
en Pestújhely
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato
vdr

Nándor Bezsilla [beĵila], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezsilla Nándor estis hungara advokato, fondinto de urboparto Pestújhely. Lia filo estis László Bezsilla.

Nándor Bezsilla[1] naskiĝis la 12-an de majo 1868 en Tura, li mortis la 23-an de decembro 1917 en Pestújhely (nun parto de Budapeŝto).

Memortabulo pri Nándor Bezsilla

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Bezsilla maturiĝis en piarista gimnazio de Vác, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budpaŝto. Post siaj studoj li iĝis advokato, iom poste li havis propran kontoron.

Memorarbo pri Nándor Bezsilla

En 1907 li havis taskon aĉeti neloĝatan lokon apud Rákospalota, poste vendi tie parcelojn por loĝejoj aŭ somerumejoj. Ankaŭ li aĉetis parcelon kaj konstruis familian domon, kie loĝis la plena familio ekde 1912. Li havis edzinon, kiu naskis sepfoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato, memortabulo kaj memorarbo en Pestújhely

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]