Kontraŭvirina perforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino batata per bastono (Goya). La perforto kontraŭ virinoj ne estas nova fenomeno.
Membro de talibano batas virinon en Kabulo, ĉefurbo de Afganio, ĉar ŝi aperis sen burko publike.

Kontraŭvirina perforto estas tiu fifarita kontraŭ virino pro ŝia kondiĉo de virino. Tio estus «konsekvenco de la diskriminacio suferita kaj jure kaj en la praktiko, kaj la persistado de malegaleco pro ĝenraj tialoj».[1]

En tiu perforto aperas nombraj aspektoj kiuj gamas el diskriminacio kaj disdegno ĝis la fizika, seksa parola agreso aŭ alimaniere psikologia perforto kaj virinmurdo, kio montriĝas en diversaj etosoj de la socia, labora kaj politika vivoj, inter kiuj troviĝas la propra familio, la lernejo, la religioj kaj la ŝtato, inter aliaj.[2]

En 1993, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Deklaron pri la nuligo de la perforto kontraŭ virinoj, kaj en 1999, pro propono fare de Dominga Respubliko kun la apogo de 60 pliaj landoj, oni deklaris la 25-an de novembro Internacia Tago por la Nuligo de la Perforto kontraŭ virinoj.

En 2008 la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj enkondukis la kampanjon «Unuiĝintaj por finigi la perforton kontraŭ virinoj» alvoke al la «imperio de la leĝo» kiel vehiklo por ties elradikigo. Unu el ties celoj estis klopodo ke por 2015 ĉiuj landoj estu adoptintaj specifajn leĝojn kontraŭ tiu tipo de perforto kongrue kun la internaciaj reguloj pri homaj rajtoj.[3]

En februaro de 2008 la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lanĉis la kampanjon Unuiĝu por finigi la perforton kontraŭ virinoj, proklamante la 25an de ĉiu monato Oranĝa Tago. Inter aliaj agadoj, en tiu tago oni invitas vesti iun vesteron tiukoloran por enfazi la alvokon elradikigi la perforton kontraŭ virinoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ONU Día Internacional de la Eliminación de la Violencia contra la Mujer 2013
  2. Donoso Siña, Enrique, Violencia contra la mujer en Chile: problema de salud pública [1][rompita ligilo] Revista Chilena de Obstetricia y Ginecología 2007, volumo 72, numero 5, pp. 281-282 issn=0717-7526
  3. Manual de legislación sobre la violencia contra la mujer alirita la 20an de decembro 2016, 2008, pdf, ONU. Divizio por la progreso de virinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]